Iraka ĉefministro urĝis kurdan regionon transdoni landlimajn trairejojn

(GMT+08:00) 2017-11-15 14:20:00     Redaktoro:Yu

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi marde urĝis la registaron de la kurda aŭtonoma regiono transdoni landlimajn trairejojn sub sia regado al la centra registaro kiel eble plej baldaŭ. Li diris, ke la centra registaro prenos rimedojn por transpreni tiujn landlimajn trairejojn.

Abadi diris en gazetara konferenco post kunveno de la kabineto, ke li postulas, ke la kurda regiono retiriĝu ĝis la administracia limo de 2003 kaj transdonu la trairejojn ĉe la landlimoj kun Turkio kaj Irano al la centra registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin