Novaĵoj (Novembro 15)

(GMT+08:00) 2017-11-15 16:50:02     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15 de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro alvokas malfermi novan paĝon de orient-azia kunlaboro; Irana prezidento urĝis pli intensan agadon por helpi suferintojn de tertremo.Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde diris, ke Ĉinio volas labori kun regionaj landoj por malfermi la novan paĝon de orient-azia kunlaboro.

Li faris la rimarkojn en sia parolado en la 12a Orient-Azia Pintkunveno en la filipina ĉefurbo Manilo. En la kunveno li ankaŭ urĝis orient-aziajn landojn antaŭenigi la konstruadon de Orient-Azia Ekonomia Komunumo.

Ankaŭ gvidantoj el dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la Korea Respubliko, Rusio, Japanio, Hindio, Aŭstralio, Noz-Zelando kaj Usono ĉeestis la kunvenon preziditan de filipina prezidento Rodrigo Duterte.

Li akcentis, ke en la nuna mondo, paco kaj disvolvado estas la ĉeftemoj de la epoko, tamen nestabilaj kaj necertaj faktoroj estas elstaraj, kaj cetere revigligo de la monda ekonomio estas ankoraŭ nestabila, regionaj demandoj leviĝas unu post alia, kaj netradicia sekureca minaco, inkluzive de terorismo, kontinue disvastiĝas.

Li diris, ke sub tiaj cirkonstancoj, estas malfacile akireblaj la nuna paco kaj stabileco, ekonomia disvolvado kaj integriĝa procezo en la Orienta Azio, kaj ĉio ĉi tio devas esti alte ŝatata kaj konservata.

Pri la demando de la Suda Ĉina Maro, Li diris, ke la ĝenerala situacio en la regiono estas evidente stabila danke al komunaj klopodoj de Ĉinio kaj membroj el la Asocio. Li aldonis, ke diversaj flankoj jam komencis konsiliĝon pri la Kodo de Kondukto en la Suda Ĉina Maro en la kunveno, kaj la rilatoj de diversaj landoj senĉese pliboniĝas, kaj tio montras, ke koncernaj landoj de la regiono havas memfidon, saĝon kaj kapablon por konvene trakti la demandon.

Ĉefministro Li Keqiang diris marde en Manilo, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio devas strebi por solvi siajn malnovajn problemojn per pli granda saĝo.

Li faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk dum serio da kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro en Manilo. Li diris, ke Ĉinio kaj la EU estas gravaj fortoj por protekto de paco kaj stabileco de la mondo kaj por akcelado de ekonomia disvolvado kaj prospero. Li rimarkigis, ke la disvolvado de Ĉinio eniris novan kaj ŝlosilan fazon. Li urĝis la du flankojn subteni la nunan pozitivan tendencon en siaj rilatoj per efektivigo de konsento atingita en la pintkunveno de Ĉinio kaj la EU surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado. Li diris, ke la du flankoj ankaŭ devas antaŭenigi sian intertraktadon por interkonsento de investo kaj plibonigi homajn interŝanĝojn. Li aldonis, ke Ĉinio kaj la EU devas strebi por solvi siajn delonge ekzistantajn problemojn per pli granda saĝo. Li ankaŭ urĝis la EU plenumi siajn obligaciojn sub la Artikolo 15 de la Protokolo pri la Aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco, por certigi, ke rilataj leĝdonoj estu akordaj kun la reguloj de la Monda Organizo pri Komerco. Li ankaŭ vokis la EU subteni komercan liberigon kaj investan faciligon.

Marde vespere en la filipina ĉefurbo Manilo fermiĝis la 31a Pintkunveno de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj serio da kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro. Singapuro fariĝos deĵoranta prezidanto-lando de la asocio por la venonta jaro.

Filipina prezidento Rodrigo Duterte diris en la ferma ceremonio, ke Filipinoj servas kiel deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en tiu ĉi jaro, kiu markas la 50an datrevenon de la fondiĝo de la asocio, kaj dankas ĉiujn membrojn kaj dialogajn partnerojn de la asocio kaj la internacian komunumon. Li akcentis, ke en la venontaj 50 jaroj, la asocio devas sin dediĉi plu al la komunuma konstruado, sia centra pozicio, kaj konstruado de interligo kaj interlaboro.

Duterte deklaris, ke Singapuro fariĝos deĵoranta prezidanto-lando de la asocio por la venonta jaro kaj transdonis al singapura ĉefministro Lee Hsien Loong maleon, kiu simbolas la statuson de deĵoranta prezidanto-lando de la asocio.

Irana prezidento Hassan Rouhani marde urĝis ĉiujn departementojn de la registaro intensigi la agadon kontraŭ tertremo kaj helpi la suferintojn kiel eble plej baldaŭ.

La irana nacia televido raportis, ke tiutage Rouhani iris al la provinco Kermanshah por kontroli la damaĝon, kondolenci la suferintojn kaj funebri pri la viktimoj. Li ordonis al la irana armeo, la Islama Revolucia Gvardio, la Irana Societo de Ruĝa Krescento, la Islama Revolucia Fonduso por Loĝejoj kaj aliaj registaraj departementoj pri energio, internaj aferoj, sano, vojoj kaj urba disvolvado organizi efikan savadon kaj rapidigi la paŝojn de helpado.

Irana loka registaro marde publikigis la rezultojn de la unua taksado, dirante, ke la fortega tertremo, kiu dimanĉe trafis la iraka-iranan landliman regiono, kaŭzis al Irano proksimume 450 milionojn da usonaj dolaroj da perdoj.

La irana novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke laŭ raporto de la irana provinco Kermanshah, pli ol 11 000 domoj estis faligitaj en la kamparo, kaj 5 000 domoj estis komplete detruitaj en urboj, kaj la rektaj perdoj kalkuliĝas al proksimume 450 milionojn da usonaj dolaroj. La raporto diris, ke la sumo kreskos kun enkalkulo de perdoj de publikaj instalaĵoj.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi marde urĝis la registaron de la kurda aŭtonoma regiono transdoni landlimajn trairejojn sub sia regado al la centra registaro kiel eble plej baldaŭ. Li diris, ke la centra registaro prenos rimedojn por transpreni tiujn landlimajn trairejojn.

Abadi diris en gazetara konferenco post kunveno de la kabineto, ke li postulas, ke la kurda regiono retiriĝu ĝis la administracia limo de 2003 kaj transdonu la trairejojn ĉe la landlimoj kun Turkio kaj Irano al la centra registaro.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza marde forte kondamnis sankciojn, lastatempe enkondukitajn de la Eŭropa Unio kontraŭ lia lando.

Arreaza diris en kunveno, kiun ĉeestis diplomatiaj senditoj de membroj de la EU al Venezuelo, ke per la adopto de rezolucio pri la sankcioj, la EU malobservis internacian leĝon kaj la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj. Li diris, ke same kiel Usono, la EU prenas rimedojn kontraŭ Venezuelo, kun la celo krei kondiĉojn por rekte enmiksiĝi en aferojn de Venezuelo kaj eĉ renversi la venezuelan registaron.

Proparolanto de la flughaveno de la jemena ĉefurbo Sanao, Mazin Ghanim, diris marde, ke la multlanda armeo gvidata de Saud-Arabio tiutage lanĉis aeratakon kontraŭ la flughaveno, detruante la navigadan sistemon. Nun ankoraŭ estas neniu raporto pri morto aŭ vundiĝo de homoj.

Ghanim diris en gazetara konferenco, ke la navigada sistemo de la flughaveno estis komplete detruita, kaj teknikistoj provas renovigi ĝin. La flughaveno ankoraŭ ne kapablas liveri servon al aviadiloj, kiuj transportas helpmaterialojn por internaciaj organizoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin