Okazos la 13a konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj el Azio kaj Eŭropo

(GMT+08:00) 2017-11-16 18:31:16     Redaktoro:Xiong

La 13a Konferenco de Ministroj pri Eksteraj Aferoj el Azio kaj Eŭropo okazos de la 20a ĝis la 21a de novembro en Nejpido, la ĉefurbo de Birmo. En la regula gazetara konferenco de la 16a Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, anoncis, ke, invitite de la birma ĉefministro Aung San Sun Kyi, la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, Wang Yi, sekvata de delegacio sub li, ĉeestos la konferencon.

Geng Shuang diris, ke la ĉeftemo de tiu ĉi konferenco estas "plifortigi partnerecon, antaŭenpuŝi pacan kaj daŭripovan evoluigon", kaj ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj el Azio kaj Eŭropo, profite de tiu ĉi konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj, ellasos pozitivan signalon kunlabore respondi al komunaj defioj kaj aldonos novan dinamikon al la novtipa ampleksa partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin