Xi Jinping telefone interparolas kun Salman

(GMT+08:00) 2017-11-16 19:49:11     Redaktoro:Xiong

La 16an de novembro, invitite, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun la saud-araba reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud.

Pri la venka fermiĝo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj pri tio, ke Xi Jinping reelektiĝis kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Salman esprimis sinceran gratulon, dirante, ke la Kongreso kondukos la ĉinan popolon al pli granda sukceso. Li rimarkis, ke, kune gvidate de li kaj prezidanto Xi, la saudaraba-ĉinaj rilatoj akiris gigantan progreson. Saud-Arabio volas, pere de la altgrada komuna komitato de Saud-Arabio kaj Ĉinio, akceli la dulandan kunlaboron, interligi sian "aspiratan perspektivon 2030" kun la iniciato de Ĉinio pri "Unu Zono kaj Unu Vojo", kaj konstantigi kunagadon en diversaj kampoj. Saud-Arabio volas esti grava partnero de Ĉinio en la regiono Persa Golfo, strebi al plifortigo de la saudaraba-ĉina plenampleksa strategia partnereco, kio konformas al la dulandaj interesoj kaj ankaŭ al la paco kaj stabileco de la mondo kaj la regiono.

Xi Jinping dankis, ke Salman telefonis por la gratulo. Xi rimarkis, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, finita en la pasinta monato, havas mejloŝtonan signifon. La Kongreso difinis la principan penson de Ĉinio pri disvolvado. La decido de Ĉinio, plifortigi strategian kunlaboron kun Saud-Arabio, neniam ŝanĝeblos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin