Li Keqiang akcentis antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-filipinaj rilatoj

(GMT+08:00) 2017-11-16 11:21:26     Redaktoro:Yu

Post serio da kunvenoj de la gvidantoj pri orient-azia kunlaboro en Manilo, merkrede ĉina ĉefministro komencis oficialan viziton al Filipinioj. Posttagmeze Li interparolis kun filipina prezidento Rodrigo Duterte.

Li transdiris satulojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Duterte. Li diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj venkis malfacilojn kaj realigis pliboniĝon. La fakto pruvis, ke persisti en bonnajbareco kaj amikeco konformas al bazaj interesoj de ambaŭ flankoj, kaj estas ĉefa volo de la popolo, ĝenerala direkto de la regiono kaj bazo de kuna disvolviĝo. Ĉinio volas, labori kun Filipinoj por kapti la ĝustan direkton, solidigi amikecon, profundigi kunlaboron kaj atanŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj.

Li montris, ke Ĉinio volas fortigi integriĝon de disvolvaj strategioj konforme al filipina postulado en infrastruktura konstruado kaj evoluigi produktkapablan kunlaboron en infrastruktura konstruado kaj ellabori planon mez- kaj long-periodan.

Duterte diris, ke Li estas la ĉina registara gvidanto, kiu vizitas Filipinojn post 10 jaroj. Ĉinio estas amiko kaj sincera kunlabora partnero de Filipinioj. Filipinoj dankas Ĉinion pro valora subteno en infrastruktura konstruado kaj protekto de ŝtata stabileco, bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en la lando kaj atendas lerni spertojn de Ĉinio en disvolviĝo, fortigi kunlaboron inter la du landoj en trafikaj instalaĵoj, telekomunikado kaj agrikulturo kaj fari la rilatojn pli viglaj kaj fruktodonaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin