Rusaj longdistancaj bombaviadiloj atakis celojn de IŜ en Sirio

(GMT+08:00) 2017-11-16 13:32:07     Redaktoro:Yu

La rusa Ministerio de Defendo diris merkrede, ke ses longdistancaj bombaviadiloj de la tipo Tu-22M3 ekflugis el Rusio kaj atakis celojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato proksime al la urbeto Albu Kamal en la siria provinco Deir ez-Zor.

La ministerio diris en deklaro, ke la aviadiloj transflugis la teritoriojn de Irano kaj Irako kaj detruis fortikaĵojn kaj blenditajn veturilojn de la ekstremisma grupo. Post la atako, ĉiuj rusaj aviadiloj revenis al siaj bazlokoj.

Marde, la rusa Ministerio de Defendo publikigis deklaron, akuzante la usonan koalicion pri malhelpo al operacioj de la rusa aerarmeo proksime de Albu Kamal, unu el la lastaj fortikaĵoj de la Islama Ŝtato en Sirio. La koalicio neis la akuzojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin