AU urĝas Zimbabvon laŭleĝe trakti politikan krizon

(GMT+08:00) 2017-11-16 13:32:56     Redaktoro:Yu

La Afrika Unio alvokis koncernatojn en Zimbabvo trakti la nunan politikan senelirejon laŭ la konstitucio de la lando.

Moussa Faki Mahamat, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, diris merkrede en deklaro, ke la AU atenteme observas la situacion en Zimbabvo, post kiam la armeo kaptis potencon de la registaro merkrede frumatene.

Mahamat diris, ke li urĝas ĉiujn koncernatajn partiojn trakti la nunan situacion laŭ la Konstitucio de Zimbabvo kaj la rilataj instrumentoj de la Afrika Unio, inkluzive de la Afrika Ĉarto pri Demokratio, Elektoj kaj Regado. Li emfazis, ke la krizo devas esti solvita en la maniero, kiu akcelas demokration, homajn rajtojn kaj sociekonomian disvolvadon de la lando. Li ankaŭ esprimis la promeson de la AU labori kun la Sud-Afrika Disvolva Komunumo por certigi pacan solvadon de la krizo.

Sud-afrika prezidento Jacob Zuma, en nomo de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo, publikigis deklaron, esprimante la gravan zorgon de komunumo pri la politika situacio en Zimbabvo. Li urĝis la zimbabvan registaron kaj la armeon solvi la politikan krizon amike.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin