Ĉefo de UN renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2017-11-16 13:34:27     Redaktoro:Yu

Merkrede en la germana urbo Bonno, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres renkontiĝis kun Xie Zhenhua, estro de la ĉina degelacio por la 23a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj speciala sendito de Ĉinio pri aferoj de klimatŝanĝiĝo. Ili interŝanĝis opiniojn pri ĉi-rilata kunlaboro inter Ĉinio kaj la UN kaj la tutmonda agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo.

Guterres diris, ke en la pasintaj jaroj Ĉinio montris gravan gvidadon en ekonomia disvolvado, medio kaj klimato kaj estis grava partnero de la UN en multflanka procezo. Li aldonis, ke Ĉinio ludis tre gravan rolon en antaŭenigo de la multflanka procezo de klimatŝanĝiĝo.

Xie diris, ke la trakatdo de klimatŝanĝiĝo kongruas kun la klopodoj disvolvi ekonomion, protekti ekomedion kaj la sanon de la popolo, pliigi laborpostenojn, kaj akceli transformiĝon de produktado kaj vivmaniero. Li esperis, ke la UN konsciigos al ĉiuj landojn la sinergion de la traktado de klimatŝanĝiĝo kaj la atingo de la celoj de daŭripova disvolvado de 2030 kaj puŝos la tutan mondon realigi verdan, malaltkarbonan kaj daŭripovan disvolviĝon kaj efike efektivigi la Parizan Interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin