Nombro de mortintoj pro tertremo kreskis ĝis 474 en Irano

(GMT+08:00) 2017-11-16 14:04:51     Redaktoro:Yu

La irana novaĵ-agentejo Rasnim raportis merkrede, ke la nombro de mortintoj pro la fortega tertremo en la okcidento de Irano kreskis ĝis 474 merkrede, je tri tagoj post la katastrofo.

La raporto diris, ke la savteamoj ankoraŭ laboras en la regionoj trafitaj de tertremo, kaj la plej freŝa nombro montris, ke 474 homoj mortis kaj 9,388 aliaj estis vunditaj.

La epicentro de la dimanĉa tertremo mezurita je la riktera grado 7,3, troviĝis je proksimume 32 kilometroj sude de la urbo Halabja en la fora montara regiono de orienta Irako, je ĉirkaŭ 200 kilometroj nordoriente de Bagdado kaj 400 kilometroj okcidente de Tehrano.

Marde en vizito al la regionoj trafitaj de la tertremo, irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke la tertremo detruis 11 000 kamparajn domojn kaj 4 500 urbajn loĝejojn, kaj ke 30 000 domoj devas esti rekonstruitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin