Novaĵoj (Novembro 16)

(GMT+08:00) 2017-11-16 17:04:35     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉefministro Li Keqiang akcentis akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-filipinaj rilatoj; Ĉinio estis elektita kiel membro de la Monda Heredaĵa Komitato. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Post serio da kunvenoj de la gvidantoj pri orient-azia kunlaboro en Manilo, merkrede ĉina ĉefministro Li Keqiang komencis oficialan viziton al Filipinioj. Posttagmeze Li interparolis kun filipina prezidento Rodrigo Duterte.

Li transdiris salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Duterte. Li diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj venkis malfacilojn kaj realigis pliboniĝon. La fakto pruvis, ke persisti en bonnajbareco kaj amikeco konformas al bazaj interesoj de ambaŭ flankoj, kaj estas ĉefa volo de la popolo, ĝenerala direkto de la regiono kaj bazo de kuna disvolviĝo. Ĉinio volas, labori kun Filipinoj por kapti la ĝustan direkton, solidigi amikecon, profundigi kunlaboron kaj atanŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj.

Li montris, ke Ĉinio volas antaŭenigi integriĝon de disvolvaj strategioj konforme al filipina postulado en infrastruktura konstruado kaj evoluigi produktkapablan kunlaboron en infrastruktura konstruado kaj ellabori planon mez- kaj long-periodan.

Duterte diris, ke Li estas la ĉina registara gvidanto, kiu vizitas Filipinojn post 10 jaroj. Ĉinio estas amiko kaj sincera kunlabora partnero de Filipinioj. Filipinoj dankas Ĉinion pro valora subteno en infrastruktura konstruado kaj protekto de ŝtata stabileco, bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en la lando kaj atendas lerni spertojn de Ĉinio en disvolviĝo, fortigi kunlaboron inter la du landoj en trafikaj instalaĵoj, telekomunikado kaj agrikulturo kaj fari la rilatojn pli viglaj kaj fruktodonaj.

Ĉinio kaj Filipinoj merkrede subskribis 14 interkonsentojn pri kunlaboro. Gvidantoj de la du landoj promesis fortigi pozitivan tendencon en duflankaj rilatoj.

Post renkontiĝo kun filipina prezidento Rodrigo Duterte, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris al la gazetaro en Manilo, ke la ĉina-filipinaj rilatoj pliboniĝis kaj ambaŭ flankoj esperas labori kune por retrovi la tempon, kiun ili perdis. Li diris, ke la vizito de Duterte al Ĉinio en oktobro de la lasta jaro estis glacirompa, kaj li vizitas Filipinojn por antaŭenigi la tradician amikecon.

La du gvidantoj ĉeestis la subskribon de la 14 interkonsentoj pri kunlaboro en financado por infrastrukturo, pontkonstruo, emisio de obligacioj, malpermeso de drogaĉoj, klimatŝanĝiĝo, protekto de intelekta proprieto, kaj kunlaboro de industria produktkapablo.

La gvidantoj ankaŭ anoncis la komencon de konstruado de du riveraj pontoj en Manilo kaj du centroj pri malpermesoj de drogaĉoj en Mindanao. Li diris, ke Ĉinio laŭdas la filipinan disvolvan strategion Ambicia Nacio 2040 kaj ĝojas partopreni en la grandskala infrastruktura programo de Filipinoj. Li promesis 150 milionojn da juanoj da donacio el la ĉina registaro por helpi la rekonstruon de Marawi suferinta militon en la suda parto de Filipinoj.

Unesko marde okazigis la 21an Kunvenon de Partoprenantaj Partioj de Konvencio pri Protekto de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj en sia ĉefstabejo en Parizo. En la kunveno, Ĉinio estis elektita kiel membro de la Monda Heredaĵa Komitato por 4-jara oficperiodo per 128 favoraj voĉoj.

Ankaŭ aliaj 11 landoj, inkluzive de Aŭstralio, Barejno, Bosnio-Hercegovino kaj Brazilo, estis elektitaj. Nun la komitato konsistas el 21 membroj.

Merkrede en la germana urbo Bonno, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres renkontiĝis kun Xie Zhenhua, estro de la ĉina degelacio por la 23a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj speciala sendito de Ĉinio pri aferoj de klimatŝanĝiĝo. Ili interŝanĝis opiniojn pri ĉi-rilata kunlaboro inter Ĉinio kaj la UN kaj la tutmonda agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo.

Guterres diris, ke en la pasintaj jaroj Ĉinio montris gravan gvidadon en ekonomia disvolvado, medio kaj klimato kaj estis grava partnero de la UN en multflanka procezo. Li aldonis, ke Ĉinio ludis tre gravan rolon en antaŭenigo de la multflanka procezo de klimatŝanĝiĝo.

Xie diris, ke la traktado de klimatŝanĝiĝo kongruas kun la klopodoj disvolvi ekonomion, protekti ekomedion kaj la sanon de la popolo, pliigi laborpostenojn, kaj akceli transformiĝon de produktado kaj vivmaniero. Li esperis, ke la UN konsciigos al ĉiuj landoj la sinergion de la traktado de klimatŝanĝiĝo kaj la atingo de la celoj de daŭripova disvolvado de 2030 kaj puŝos la tutan mondon realigi verdan, malaltkarbonan kaj daŭripovan disvolviĝon kaj efike efektivigi la Parizan Interkonsenton.

La irana novaĵ-agentejo Rasnim raportis merkrede, ke la nombro de mortintoj pro la fortega tertremo en la okcidento de Irano kreskis ĝis 474 merkrede, je tri tagoj post la katastrofo.

La raporto diris, ke la savteamoj ankoraŭ laboras en la regionoj trafitaj de tertremo, kaj la plej freŝa nombro montris, ke 474 homoj mortis kaj 9,388 aliaj estis vunditaj.

Marde en vizito al la regionoj trafitaj de la tertremo, irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke la tertremo detruis 11 000 kamparajn domojn kaj 4 500 urbajn loĝejojn, kaj ke 30 000 domoj devas esti rekonstruitaj.

La Afrika Unio alvokis koncernatojn en Zimbabvo trakti la nunan politikan senelirejon laŭ la konstitucio de la lando.

Moussa Faki Mahamat, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, diris merkrede en deklaro, ke la AU atenteme observas la situacion en Zimbabvo, post kiam la armeo kaptis potencon de la registaro merkrede frumatene. Mahamat diris, ke li urĝas ĉiujn koncernatajn partiojn trakti la nunan situacion laŭ la Konstitucio de Zimbabvo kaj la rilataj instrumentoj de la Afrika Unio, inkluzive de la Afrika Ĉarto pri Demokratio, Elektoj kaj Regado. Li emfazis, ke la krizo devas esti solvita en la maniero, kiu akcelas demokration, homajn rajtojn kaj sociekonomian disvolvadon de la lando. Li ankaŭ esprimis la promeson de la AU labori kun la Sud-Afrika Disvolva Komunumo por certigi pacan solvadon de la krizo.

Sud-afrika prezidento Jacob Zuma, en nomo de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo, publikigis deklaron, esprimante la gravan zorgon de komunumo pri la politika situacio en Zimbabvo. Li urĝis la zimbabvan registaron kaj la armeon solvi la politikan krizon amike.

La rusa Ministerio de Defendo diris merkrede, ke ses longdistancaj bombaviadiloj de la tipo Tu-22M3 ekflugis el Rusio kaj atakis celojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato proksime al la urbeto Albu Kamal en la siria provinco Deir ez-Zor.

La ministerio diris en deklaro, ke la aviadiloj transflugis la teritoriojn de Irano kaj Irako kaj detruis fortikaĵojn kaj blenditajn veturilojn de la ekstremisma grupo. Post la atako, ĉiuj rusaj aviadiloj revenis al siaj bazlokoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin