Ĉinio okazigos kvaran Mondan Interretan Konferencon

(GMT+08:00) 2017-11-17 11:02:58     Redaktoro:Selena

Vicestro de la Nacia Oficejo pri Interretaj Informoj Ren Xianliang ĵaŭde diris en la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio, ke Ĉinio okazigos la 4an Mondan Interretan Konferencon de la 3a ĝis la 5a de decembro en Wuzhen, Zhejiang-provinco.

Ren diris, ke en la konferenco, pli ol 400 tutmondaj famaj interretaj kompanioj kaj novigaj entreprenoj montros la plej freŝan tendencon de interreta disvolviĝo kaj progresintajn teknologiajn atingojn kaj publikigos siajn novajn produktojn, inkluzive de memserva supermarkton kaj intelekta roboto.

La konferenco publikigos Raporton pri Monda Interreta Disvolvado 2017 kaj Raporton pri Ĉina Interreta Disvolvado 2017 kaj eldonos Kolekton de Plej Bonaj Ekzemploj dum Tutmonda Interreta Disvolvado por resumi ĉirilatajn spertojn kaj kunhelpi al registaroj, sociaj organizoj kaj entreprenoj subskribi seriojn da kunlaboraj interkonsentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin