Panama ambsadorejo malfermiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2017-11-17 10:47:51     Redaktoro:Yu

La vizitanta panama prezidento Juan Karlos Varela kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi inaŭguris la panaman ambasadorejon en Pekino ĵaŭde kvin monatojn post la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj.

Varela diris, ke la inaŭguro havas gravan historian signifon. Panamo firme subtenos la principon de unu Ĉinio kaj disvolvos amikajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio."

Varela vizitas Ĉinion de la 16a de Novembro. Ĉi tio markas la unuan vojaĝon de panama gvidanto al Ĉinio, de post kiam la du landoj establis diplomatiajn rilatojn en la 13a de junio.

Wang diris, ke la decido de prezidento Varela pri starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio konformas al la historia tendenco kaj servas al la ŝtatoj, naciaj kaj popolaj interesoj de Panamo. Li aldonis, ke estis nova progreso ĉiutage de post la starigo de la duflankaj rilatoj. La ŝtata vizito de Varela kaj la unua renkontiĝo inter la plej altaj gvidantoj de la du landoj malfermos novan eraon de komuna disvolviĝo.

Ĉinio kaj Panamo subskribis komunan komunikaĵon en la 13a de junio, en kiu la panama registaro rompas "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano de tiu tago kaj promesas ne plu havi oficialajn rilatojn aŭ interŝanĝojn kun Tajvano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin