Ĉinio kaj Usono dialogis pri laŭleĝa regado kaj homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2017-11-17 11:39:58     Redaktoro:Yu
Juĝistoj, advokatoj kaj aliaj juraj fakuloj de Ĉinio kaj Usono diskutis pri laŭleĝa regado kaj homaj rajtoj en dutaga simpozio, kiu finiĝis merkrede en Nov-Jorko.

Huang Jin, estro de la ĉina delegacio, diris en la malferma kunveno de la 7a Ĉina-Usona Dialogo pri Laŭleĝa Regado kaj Homaj Rajtoj, ke popolaj organizoj de la du landoj kondukis sincerajn kaj profundajn interŝanĝojn pri homaj rajtoj surbaze de la principoj de reciproka respekto kaj serĉado de komunaj punktoj dum konservo de diferencoj. Ĉi tio kontribuis al la stabila kaj sana disvolvado de duflankaj rilatoj.

La simpozio, establita en 2009 kaj sponsorita de la Ĉina Fondaĵo por Disvolvado de Homaj Rajtoj, Ĉina Jura Societo kaj la Nacia Komitato pri Usona-Ĉinaj Rilatoj, fariĝis grava platformo de la civilaj societoj de du landoj por diskuti aferojn de homaj rajtoj.

Huang, kiu estas ankaŭ vicprezidanto de la Ĉina Fondaĵo por Disvolvado de Homaj Rajtoj kaj vicprezidanto de la Ĉina Jura Societo, konigis freŝajn atingojn de Ĉinio en la homaj rajtoj kaj juĝa laboro. Huang diris, ke la ĵus finita 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio formuligis strategiajn gvidliniojn por plifortigi la leĝan bazon de la protekto de homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin