Wang Yi ĉeestos azi-eŭropan ministran kunvenon kaj vizitos Bangladeŝon kaj Birmon

(GMT+08:00) 2017-11-17 14:16:44     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kondukos delegacion al la 13a azi-eŭropa kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj en Najpido, la ĉefurbo de Birmo, de la 20a ĝis la 21a de novembro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis tion ĵaŭde en regula gazetara konferenco.

Geng diris, ke Wang ĉeestos la kunvenon laŭ la invito de la birma ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj Aferoj Aung San Suu Kyi kaj diskutos la internacian kaj regionan situacion, kunlaboron pri interligo en Azio kaj Eŭropo kaj la starpunkton de Ĉinio pri tiklaj demandoj. Wang havos duflankajn renkontiĝojn kun kelkaj delegaciestroj por antaŭenigi novan tipon de azi-eŭropa partnereco kaj trakti defiojn kune.

Geng diris, ke antaŭ la kunveno, Wang vizitos Bangladeŝon kaj Birmon de la 18a ĝis la 19a de novembro. Dum sia restado tie, li okazigos intertraktadojn kun siaj paraleluloj kaj renkontiĝos kun gvidantoj.

La Azi-Eŭropa Kunveno estis kreita en 1996 kiel forumo por dialogo kaj kunlaboro inter Eŭropo kaj Azio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin