Xi Jinping intervidiĝis kun panama prezidentoVarela

(GMT+08:00) 2017-11-18 14:46:54     Redaktoro:Xiong

La 17an de novembro en la Granda Halo de Popolo en Pekino okazis interparolo al la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la panama prezidento Juan Carlos Varela Rodriguez, alveninta al Ĉinio por fari oficialan viziton.

Xi Jinping rimarkis, ke Varela estas la unua panama prezidento, kiu vizitas Ĉinion, kaj ankaŭ la unua ŝtatestro el Latinameriko, post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu alvenis Ĉinion, kaj por tio li, nome de la ĉina popolo, esprimis al Varela varman bonvenigon.

Varela diris, ke hodiaŭ li, kiel panama prezidento, fine venis al Ĉinio de longa historio por fari historian viziton, plenuminte sian longevartatan deziron de multaj jaroj, kaj por tio li sentas sin honora kaj fiera; ke li hodiaŭ ascendis la Grandan Muron, kaj el la sperto de la ascendo li perceptas, ke la Granda Muro simbolas la nacian spiriton kaj neflekseblecon de Ĉinio. Varela solene ripetis, ke Panamo firme sekvas la principon pri unu Ĉinio kaj kategorie subtenas Ĉinion por ties paca unuiĝo.

Xi Jinping diris, ke en Ĉinio sin trovas diro: "Kiu ne sukcesas atingi la Grandan Muron, tiu ne estas heroo." Varela nehezite faris la decidon starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj realigi la deziron viziti Ĉinio, kaj tio estas heroaĵo, al kiu Ĉinio donas grandan laŭdon, kaj la historio notos la kontribuon de Varela.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin