Mugabe partoprenas en publikaj aktivecoj

(GMT+08:00) 2017-11-18 15:38:29     Redaktoro:Xiong

La 17an de novembro la zimbabva prezidento Robert Gabriel Mugabe prezidis la ceremonion de diplomiĝo en la Zimbabva Malferma Universitato en la ĉefurbo Hararo. Tio estas la unua fojo, ke Mugabe partoprenas en publikaj aktivecoj post kiam en tiu ĉi lando aperis tumulto.

Mugabe estas la honora lernejestro de ĉiuj zimbabvaj publikaj lernejoj, kaj laŭkutime, la diplomiĝan ceremonion de tiuj lernejo li devas ĉeesti. Je proksimume je la deka li venis al la lokalo kaj komencis la ceremonion, kaj je la 13a kaj duono finiĝis la okazaĵo. Dume Mugabe ne donis paroladon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin