Mugabe estas postulata eksiĝi

(GMT+08:00) 2017-11-18 16:23:27     Redaktoro:Xiong

Vespere de la 17a de novembro loka amaskomunikilo raportis, ke dek provincaj sekcioj de la reganta partio, t.e. la Zimbabva Afrika Nacia Unio – Patriota Fronto, faris deklaron, postulante, ke Robert Gabriel Mugabe, la prezidanto kaj la unua sekretario de la partio kaj la prezidento de Zimbabvo, eksiĝu.

Laŭ la raporto la dek provincaj sekcioj de la partio postulas, ke Mugabe eksigu sin de la posteno ene de la partio kaj la registaro, ĉar li jam "perdis sian regpovon super la partio kaj la registaro". Intertempe ili proponis, ke la Centra Komitato de la Zimbabva Afrika Nacia Unio – Patriota Fronto okazigu al si apartan kunvenon en la 48 horoj kaj faru alĝustigon interne de la partio.

En la 17a de novembro Mugabe prezidis la diplomiĝan ceremonion de la Zimbabva Malferma Universitato en la ĉefurbo Hararo. Tio estas la unua fojo, ke Mugabe, post la tumulto en Zimbabvo, partoprenis en publikaj aktivecoj, sed en la ceremonio li ne donis paroladon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin