En aŭtobombado mortis almenaŭ 35 siriaj civiluloj

(GMT+08:00) 2017-11-18 16:43:15     Redaktoro:Xiong

La 17an de novembro siria amaskomunikilo raportis, ke anoj de la ekstremisma organizaĵo Islama Ŝtato (IŜ) tiutage plenumis suicidan atakon per aŭtobombo ĉe iu kontrolstacio en la provinco Deir al-Zour en la oriento de Sirio, kaj en la okazaĵo mortis almenaŭ 35 civiluloj.

La siria radio Sham FM raportis, ke la atakita kontrolstacio situas en la regiono inter la petrolkampo Jafra kaj la petrolkampo Conico en la provinco Deir al-Zour, regata de la siria demokratia armeo gvidata de la kurdaj fortoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin