Fermiĝis la bonna konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2017-11-18 18:42:52     Redaktoro:Xiong

La bonna konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo, kiu laŭplane estus finita en la 17a de novembro, fermiĝis frumatene de la 18a en la urbo Bonno, Germanio. Post la konferenco Xie Zhenhua, la ĉina speciala reprezentanto pri klimata ŝanĝiĝo, diris, ke Ĉinio bonvenigas kaj subtenas la aron da pozitivaj fruktoj akiritaj en tiu ĉi konferenco, en kiu formiĝis la tekstaro de ekvilibra intertraktado pri diversaj problemoj koncernaj al la plenumado de la "Pariza Interkonsento", plie preciziĝis la organiza metodo por la progresiga dialogo de 2018, kaj precipe, akceptiĝis la serio da aranĝoj por rapidigi la plenumadon antaŭ la jaro 2020.

Xie Zhenhua rimarkis, ke la fruktoj de la bonna konferenco reliefigis kaj firmigis la politikan dinamikon de la internacia kunlaboro, respondi al klimata ŝanĝiĝo kaj akceli la verdan kaj malaltkarbonan evoluigon en la mondo. Kvankam ekzistas io kio ne plaĉas al homoj, tamen la zorgoj el diversaj partioj estas ekvilibre prezentitaj.

Diversaj partioj donis al Ĉinio altan takson pro tio, ke Ĉinio aktive agas por respondi al klimata ŝanĝiĝo kaj ke la ĉina delegacio ludis pozitivan rolon en tiu ĉi konferenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin