Libana ĉefministro atingis Parizon laŭ invito de franca prezidento

(GMT+08:00) 2017-11-19 11:52:05     Redaktoro:Yu

Libana ĉefmninistro Saad Hariri, kiu lastatempe deklaris rezignon pri ĉefministreco, aviadile veturis el la saud-arabia ĉefurbo Riado al Parizo sabate matene laŭ franca prezidento Emmanuel Macron. Li renkontiĝis kun Macron en la franca prezidentejo tiutagmeze.

Antaŭe Macron diris, ke Hariri jam deklaris rezignon, tamen li estos akceptita kiel libana ĉefministro, ĉar la rezigno ankoraŭ ne validiĝis.

Hariri subite deklaris la rezignon la 4an de novembro dum vizito al Saud-Arabio, kaj tio levis ŝtormon en Libano. Poste li restis en Saud-Arabio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin