Panamao volas aktive partopreni en konstruado de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-11-19 12:12:55     Redaktoro:Yu

Panama prezidento Juan Carlos Varela, kiu estis en Ĉinio por oficiala vizito, diris sabate en Pekino, ke Panamo subtenas la konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj volas aktive partopreni en ĝi.

Varela, la unua panama prezidento vizitanta Ĉinion, atribuis grandan gravecon al akordigo de la disvolva strategio de Panamo kun la iniciato de la Zono kaj Vojo. Li diris dum prelego en la Popola Universitato, ke lia lando volas striktigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de haveno, maraj aferoj, ŝipveturigo, fervojo kaj loĝistiko. Li aldonis, ke Panamo volas ludi pozitivan rolon per sia unika geografia avantaĝo por etendi la kunlaboron kadre de la Zono kaj Vojo al Latin-Ameriko.

Varela diris ankaŭ, ke kunlaboro inter Panamo kaj Ĉinio estas bazita sur reciproka fido, reciproka respekto kaj reciproka profito. En la pasintaj kvin monatoj de post la starigi de la diplomatiaj rilatoj inter Panamo kaj Ĉinio, la du flankoj enkondukis multajn fruktodonajn aktivecojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin