Bangladeŝa ĉefministro renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-11-19 12:53:01     Redaktoro:Yu

Sabate en Dako, bangladeŝa ĉefministro Sheikh Hasina renkontiĝis kun vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj ambaŭ flankoj emfazis sian volon plifortigi pragmatan kunlaboron.

Hasina esprimis gratulon pro la sukcesa okazigo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj dankis la ĉinan flankon por la longtempaj subteno kaj helpo al la disvolvado kaj konstruado de Bangladeŝo. Hasina diris, ke en la lasta jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris historian viziton al Bangladeŝo, starigante la strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj, kaj ke la bangladeŝa flanko volas plifortigi pragmatan kunlaboron kun la ĉina flanko en ĉiuj kampoj.

Wang diris, ke Ĉinio pretas labori kun Bangladeŝo por firme subteni unu la alian pri demandoj de kernaj interesoj kaj grava zorgo, kaj profundigi la strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj. Li esprimis la esperon, ke ambaŭ flankoj rapidigos la efektivigon de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj aktive akcelos la konstruadon de la ekonomia koridoro de Bangladeŝo, Ĉinio, Hindio kaj Birmo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin