Papilia Fonto en Dali

(GMT+08:00) 2017-11-20 15:18:26     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

En la jaro 1959 en Ĉinio popularis filmo titolita Kvin Orfloroj,kiu rakontas amhistorion: en Dali, kie indiĝene vivas bai-nacieco, fraŭlino Ora Floro kaj fraŭlo Apeng enamiĝis ĉe la Papilia Fonto. Sekve   "Renkontiĝo ĉe Papilia Fonto" fariĝis esprimo por rendevuo de gejunuloj kaj "papilia renkontiĝo en la 15-a de la 4-a monato lunkalendare", kiel legendo neforgesebla herediĝas tra dekoj da jaroj. Nun ni kune eniru en Dali, por renkontiĝi kun tieaj popolanoj ĉe la "Papilia Fonto".

La Papilia Fonto de Dali situas piede de la verde kovrita monto Cangshan,distancas je 24 kilometroj de la atikva kvartalo Dali. Por protekti la mondfaman naturan vidaĵon, en la 60-aj jaroj pasintjarecente, oni konstruis ĉirkaŭmuron por ŝirmi la fonton, kaj plantis orajn florojn en la vidindejo,kiu nun radie plivastas ĝis centoj da muoj.

Sunbrilan matenon, viroj kaj virinoj, ĉu junaj ĉu maljunaj, kostume vestitaj, alkuris al la Papilia Fonto. Ili venis por fari aĉetadon, prezenti la kanzonojn, spekti la prezentadon, aliĝi en la spektaklon kaj renkontiĝi kun amikoj kaj parencoj.

Parolante pri la deveno de la Papilia Fonto kaj la tiea renkontiĝo legendas bela epizodo. Antaŭ miloj da jaroj, tie estis abismo, ĉe kiu loĝis patro kaj filino. La filino nomiĝas Nubelino, saĝa kaj bela kiel ora floro. Elkreskinte, Nubelino enamiĝis kun ĉasisto Nubruĝo. Iun tagon, Nubelino estis forkaptita de bienulo, kiu delonge fiintencis la belan Nubelinon. Nubruĝo riskis sian vivon por savi sian amatinon, sed neatentite, postkuris la oficsoldatoj. Ambaŭ Nubelino kaj Nubruĝo troviĝis sen vojo kaj sinĵetis en la abismon. Tuj tondris kaj fulmis. Post la ŝtormo kaj ventego, el la abismo flugis paro da koloraj papilioj ege ĉarmaj kaj sekvis ilin flugantaj belegaj papilietoj nekalkuleblaj. La tragedio okazis en la 15-a de la kvara monato laŭ la luna kalendaro. De tiam, en tiu tago ĉiujare amase flugas sennombraj papilioj tie kvazaŭ rakontantaj la kortuŝan amhistorion. Laŭdire, gejunuloj venas ĉi tien en la tago povas renkonti sian alian duonon, tial estiĝis la fama "Renkontiĝo de Papilia Fonto"

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

La Papilia Fonto estas kvadrata lago, areas pli malpli 50 kvadratajn metrojn. La akvo en la lago estas klara, kaj sur la fundo kovritas ovalaj ŝtonoj, de tempo al tempo bobelas la akvo el la tavolo de blanka sablo. Ĉirkaŭ la lago estas balustrado pavimita el marmoroj. Estas ideogramoj "Papilia Fonto (蝴蝶泉)" dediĉitaj de ĉina famulo Guo Moruo. La fonto estas dense ombrita de centjara liliarbo, dika kaj kurba, kun la branĉoj kaj folioj kiel ombrelego, kaj la trunko kiel serpentuma drako. Printempe, kiam floras sur la Yunnong-pinto de la monto Cangshan, la centjara arbo ĉe la fonto eligas aromon, kiu allogas al si milojn da papilioj. Dancas ĉirkaŭ la fonto flugantaj papilioj de pli ol cent specioj, ili, aŭ flavaj, aŭ ruĝaj, aŭ blankaj, estas en mezuroj grandaj kiel manplatoj kaj etaj kiel moneroj. La papilioj kroĉiĝas per ĉiroj kaj kruroj, ĉene dependas de la liliarbo ĝis la lagsurfaco. Formiĝas mirakla mirindaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin