Novaĵoj  (Novembro 20)

(GMT+08:00) 2017-11-20 17:10:36     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 20a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio proponas konstrui ĉina-birman ekonomian koriodoron; malsukcesis intertraktado pri formado de kabineto en Germanio. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Birmo antaŭenigos duflankajn rilatojn kaj profundigos pragmatan kunlaboron. Birma ŝtatkonsilanto Aung San Suu Kyi kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiu nun vizitas Birmon, faris la rimarkon dum renkontiĝo kun raportistoj post intertraktado.

Wang akcentis, ke Ĉinio kaj Birmo estas ligitaj per montoj kaj riveroj kaj havas amikecon kun longa historio, kaj Ĉinio firme subtenas la pacan procezon de Birmo. Wang asertis, ke Ĉinio rigardas Birmon kiel gravan partneron dum konstruado de la Zono kaj Vojo; la ekonomioj de Ĉinio kaj Birmo evidente sin kompletigas reciproke, kaj la du landoj havas grandan latentan forton en kunlaboro. Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio vokas diskuti kun Birmo pri la ebleco de konstruado de la Ĉina-Birma Ekonomia Koridoro laŭ la disvolva plano kaj reala bezono de Birmo por firmigi la ampleksan strategian partnerecon kaj profundigi pragmatan kunlaboron.

Ĉina kaj usona armeoj finis la 13an jaran ĉina-usonan surtablan interŝanĝon pri traktado de katastrofoj kaj praktikan surlokan ekzercadon dimanĉe en Portland de Oregono sur la okcidenta usona marbordo.

Zhang Jian, armea komandanto de la Sud-Militzona Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, diris en la ferma ceremonio, ke la interŝanĝoj inter ĉina kaj usona armeoj en humanitara agado kontraŭ katastrofoj akcelis reciprokan konfidon dum la lastaj 20 jaroj. Zhang diris, ke Ĉinio kaj Usono, kiel du ĉefaj potencoj en la mondo, devas labori kune por respondi al riskoj kaj defioj kaj fari siajn kontribuojn al la homa evoluo. Li aldonis, ke la ĉina armeo volas labori kun Usono por plifortigi sian praktikan kunlaboron pri ne-tradiciaj defioj, ekzemple humanitara helpo kaj traktado de katastrofoj, por protekti tutmondan kaj regionan pacon kaj stabilecon.

Robert Brown, pacifika komandanto de la usona armeo, diris, ke la usona-ĉinaj interŝanĝoj pri humanitara agado kontraŭ katastrofoj havas gravan signifon por plifortigi la praktikan kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono kaj inter iliaj armeoj.

Germanaj amaskomunikiloj raportis dimanĉe, ke la Liberal-Demokratia Partio deklaris sin retiri el la intertraktado pri formado de la germana kabineto. La germana novaĵ-agentejo opiniis, ke tio signas malsukceson de la intertraktado.

Proparolanto de la Liberal-Demokratia Partio diris dimanĉe vespere en Berlino, ke la partio sin retiros el la intertraktado pri formado de la kabineto, kiu okazis sub la dominado de la ĉefa koalicio de la parlamento kaj kun la partopreno de la Liberal-Demokratia Partio kaj la Verda Partio. Prezidanto de la Liberal-Demokratia Partio Chirstian Lindner diris, ke lia partio decidis retiri el la intertraktado, ĉar ĉiuj rilataj partioj ne povas starigi reciprokan konfidon.

Siriaj amaskomunikiloj raportis dimanĉe, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato intense batalis kun la registara armeo en la siria orienta urbo Bukamal en la lastaj tagoj, kaj 20% de la urba areo restas sub ĝia regado.

La raportoj diris, ke en la 9a de novembro la siria armeo deklaris la liberiĝon de Bukamal, sed poste la Islama Ŝtato komencis kontraŭbaton kaj denove okupis la urbon. Lastatempe ili intense batalis kaj intencis teni la reakiritajn gravajn fortikaĵojn.

La israela artilerio pafis al pozicioj de la siria armeo en la Altejo Golan por la dua sinsekva tago dimanĉe, asertante, ke la siria armeo malobservis interkonsenton pri militpaŭzo. Proparolanto de la israela armeo diris, ke la israela defenda armeo faris avertajn pafojn al la regiono per tanko.

Laŭ la proparolanto, observantoj de la siria armeo rimarkis, ke la siria armeo kondukas konstruadon por plifortigi militan postenon en la norda parto de la senarmeigita zono inter Sirio kaj Israelo. Laŭ la interkonsento de 1974 pri militpaŭzo inter Israelo kaj Sirio, la eniro de pezaj konstrumaŝinoj aŭ militaj veturiloj en la senarmeigitan zonon estas malpermesita.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke estro de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) sabate pardonpetis al turka prezidento Recep Tayyip Erdogan per telefono, post kiam la nomo de la turka gvidanto aperis sur "malamika diagramo" de trejnado de la alianco en Norvegio.

Dum la telefona konversacio, ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo Jens Stoltenberg diris al Erdogan, ke enketo estis komencita de la komandanto kaj la kontraktita norvega teknikisto rilata al la okazaĵo estis eksigita tuj. Stoltenberg substrekis, ke Turkio estas grava aliancano de la organizo, kaj li prenos ĉiujn necesajn antaŭzorgojn por eviti refojan aperon de tia okazaĵo.

Vendrede, Turkio anoncis retiri 40 siajn armeanojn el la ekzercado en Norvegio, post kiam la nomo de Erdogan kaj la bildo de la fondinto de la turka respubliko Mustafa Kemal Ataturk estis uzataj en "malamika diagramo".

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroj de la Araba Ligo kondamnis la dimanĉan intervenon de Irano en la aferojn de la arabaj landoj, dirante, ke ili petas la Araban Grupon en la Unuiĝintaj Nacioj alparoli prezidanton de la Sekureca Konsilio de la UN pri la malobservoj de Irano.

En deklaro post la eksterordinara kunveno laŭ la peto de Saud-Arabio, la arabaj ministroj pri eksterlandaj aferoj diris, ke ili petos la Araban Grupon en la UN alparoli la Sekurecan Konsilion de la UN pri la malobservoj de Irano kontraŭ la rezolucio 2231 de la konsilio pri evoluigado de balistaj misiloj de Tehrano. La deklaro diris, ke tio subfosas la aserton de Irano, ke ĝia programo de balista misilo estas defenda, ĉar ĝi minacas la nacian sekurecon de la arabaj landoj.

La arabaj ministroj pri eksterlandaj aferoj kondamnis la intervenon de Irano en la internajn aferojn de Barejno, apogante teroristojn, provizante ilin per armiloj kaj trejnado kaj ankaŭ agitado pri sekta ribelintenco. Ili diris, ke Irano establas terorismajn grupojn en Barejno, kiuj estis financitaj kaj trejnitaj de Hezbollah de Libano kaj la Irana Revolucia Gvardio.

La Ĉilia Elekt-Servo diris, ke eksa prezidento Sebastian Pinera antaŭis en la prezidenteca elekto dimanĉe, per la gajno de 53,05% da kalkulitaj voĉoj. Raporto de la elekt-servo montris dimanĉe vespere, ke Pinera akiris 36,66% da subteno, dum lia ĉefa rivalo, centr-maldekstra kandidato Alejandro Guillier gajnis 22,63%.

Ĉilianoj voĉdonis por sekvanto de prezidento Michelle Bachelet. Por kompleta venko en la unua balotado, la kandidato devas akiri pli ol 50% da voĉoj. Alie, la antaŭaj du kandidatoj renkontiĝos en la dua balotado en la 17a de decembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin