Xi vokas firme antaŭenpuŝi reformon

(GMT+08:00) 2017-11-21 13:48:28     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde alvokis plene efektivigi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj antaŭenpuŝi reformon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la unua kunveno de la Gvidanta Grupo por Profundigo de Ampleksa Reformo de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, kiun li estras. Xi diris, ke studado kaj efektivigo de la spirito de la partia kongreso devas fokusiĝi pri ĝia esenco, aranĝoj kaj postuloj pri reformo.

Ĉefaj oficialuloj Li Keqiang, Zhang Gaoli, Wang Yang kaj Wang Huning ĉeestis la kunvenon.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke reformo ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ akiris serion da teoriaj, instituciaj kaj praktikaj atingoj, kaj starigis kadron por reformo en gravaj kampoj. Ili estas solidaj fundoj por estonta reformo en pli profundaj tavoloj, kiu dependas de la kompleta studado kaj efektivigo de la spirito de la 19a partia kongreso kaj la Pensado de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko.

En la kunveno estis adoptita gvidlinio, kiu kondiĉas, ke la Ŝtata Konsilio raportu administradon de ŝtataj posedaĵoj al la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso. Ĝi celas certigi, ke la administrado de ŝtataj posedaĵoj estas malferma kaj travidebla, por ebligi al resursoj pli bone servi al disvolvado kaj profitigi la popolon.

Gvidlinio pri la elekto kaj administrado de oficialuloj laborantaj en malriĉaj regionoj estis adoptita en la kunveno, por helpi elekti oficialulojn, kiuj kapablas antaŭenigi mildigon de malriĉeco kaj trakti malstreĉan administradon kaj nedezirindajn praktikojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin