Rusio kondamnas bombokanonan atakon kontraŭ ĝia ambasadorejo en Damasko

(GMT+08:00) 2017-11-21 13:49:53     Redaktoro:Yu

Rusio lunde kondamnis la lastatempan atakon kontraŭ ĝia ambasadorejo en la siria ĉefurbo Damasko, kiu kaŭzis damaĝon al iuj konstruaĵaj instalaĵoj.

Laŭ la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, obuso de bombokanono trafis la barilon de la rusa ambasadorejo proksime al konstruaĵo de ĝia loĝkvartalo, kaŭzante damaĝojn al elektrotransmisia lineo kaj akvoproviza sistemo.

La ministerio aldonis, ke la ambasadorejo estis intence celita, kaj feliĉe, neniu el la personaro de la ambasadorejo estis vundita. Ĝi vokis la Sekurecan Konsilion de la Unuiĝintaj Nacioj kondamni la "senhontan agon".

La rusa ambasadorejo en Damasko estis bombardita plurajn fojojn, de post kiam Moskvo komencis partopreni en kontraŭterorismaj operacoj en Sirio en septembro de 2015.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin