Usono deklaris novajn sankciojn kontraŭ Irano

(GMT+08:00) 2017-11-21 14:17:55     Redaktoro:Yu

Usono lunde enkondukis sankciojn kontraŭ du individuoj kaj kvar kompanioj akuzitaj pri falsado de papermono por Irano.

En deklaro, la usona Ministerio de Financo asertis, ke Reza Heidari, irana naciano kaj Mahmoud Seif, kies ŝtataneco restis nekonata, utiligis kvar kompaniojn por eviti eŭropajn restriktojn de eksportado kaj aĉetis progresintajn materialojn kaj ekipaĵojn por falsi la jemenan monon por la Islama Revolucia Gvardio de Irano.

La sankcioj frostigas ĉiujn aktivojn, kiujn la enlistigitaj entoj kaj individuoj eble posedas en Usono kaj ĝenerale malpermesas al la usonaj financaj institucioj kaj individuoj komerci kun ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin