Ĉinio donacas al Kamboĝo minbalaajn ekipaĵojn

(GMT+08:00) 2017-11-21 15:03:52     Redaktoro:Yu

Ĉinio lunde donancis minbalaajn ekipaĵojn, rulseĝojn, motorciklojn kaj oficejajn ekipaĵojn al la Kamboĝa Minbalaa Aŭtoritato.

Ĉina ambasadoro Xiong Bo transdonis la donacon al la unua vicprezidanto de la Kamboĝa Minbalaa Aŭtoritato Serei Kosal en ceremonio en la kamboĝa ĉefurbo Pnompeno.

La donaco inkluzivas 18 minsondilojn, 18 personajn protektajn ekipaĵojn, 18 kompletojn da eksplodigaj iloj, 1 200 rulseĝojn, 340 tendojn kaj 40 motorciklojn, kaj 26 kompletojn da tekkomputiloj, tablokomputiloj kaj tabulkomputiloj.

Ambasadoro Xiong laŭdis kamboĝajn minbalaantojn pro ilia granda kontribuo por protekto de la vivoj kaj posedaĵoj de la kamboĝa popolo kaj esperis, ke la donaco helpos malpliigi la perdojn kaŭzitajn de minoj kaj neeksplodigitaj eksplodaĵoj kaj forigi ĉiujn minojn kaj eksplodaĵojn restantajn post milito en Kamboĝo antaŭ 2025.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin