Ĉina delegito vokis helpi Afganion en ĝia klopodo por paco kaj disvolvado

(GMT+08:00) 2017-11-21 15:04:41     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito lunde vokis la internacian komunumon plu helpi Afganion en ĝia klopodo por paco, stabileco kaj disvolvado.

Wu Haitao, aferŝarĝito de la ĉina misio al la Unuiĝintaj Nacioj, faris la alvokon en plena sesio de la 72a Ĝenerala Asembleo de la UN pri reekzameno de la afgana demando. Wu diris, ke paco kaj stabileco de Afganio rilatas al la vivkoncernaj interesoj de la afgana popolo kaj ankaŭ al sekureco, stabileco, disvolvado kaj prospero de la regiono. Li diris, ke Ĉinio aprezas la klopodojn kaj pozitivajn rezultojn de la afgana registaro de nacia unuiĝo en disvolvado de ekonomio kaj socio kaj antaŭenigo de nacia repacigo. Li akcentis, ke nun la lando ankoraŭ alfrontas severajn defiojn en la kampoj de politiko, ekonomio kaj sekureco. Li aldonis, ke Ĉinio volas senĉese labori kun la internacia komunumo por puŝi Afganion atingi la celojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin