Ĉina ĉefministro Li Keqiang baldaŭ komencos la unuan viziton al Hungario de post sia enoficiĝo kiel ĉefministro. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris marde en gazetara konferenco, ke la vizito fruktigos duflankan pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj.
Lu diris, ke dum la restado, Li okazigos intertraktadon kun sia hungara paralelulo Viktor Orban kaj renkontiĝos kun aliaj gvidantoj de la lando, kaj interŝanĝos opiniojn kun ili pri duflankaj rilatoj, kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, kaj demandoj de komuna zorgo. La du flankoj subskribos interkonsentojn de kunlaboro dum la vizito.
Lu aldonis, ke Hungario estas la organizanto de la 6a kunveno de registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj ankaŭ ampleksa strategia partnero de Ĉinio, kaj la ĉina flanko atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Hungario kaj rigardas la landon kiel sian gravan partneron en Eŭropo.