Novaĵoj  (Novembro 22)

(GMT+08:00) 2017-11-22 17:46:49     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉefministro Li Keqiang esperas, ke Ĉinio kaj Japanio klopodos plu por restarigi reciprokan fidon;zimbabva prezidento Robert Mugabe deklaris demision. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde esprimis esperon, ke la komerca komunumo de Japanio klopodos plu por plibonigi kaj disvolvi ĉina-japanajn rilatojn.

Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun japana delegacio de pli ol 250 komercaj gvidantoj de gravaj japanaj entreprenoj. La delegacio estis gvidata de la prezidanto de la Japana-Ĉina Asocio pri Ekonomio kaj Komerco Shoji Muneoka, kaj prezidanto de la Japana Ĉambro de Komerco, kaj prezidanto de la Japana Ĉambro de Komerco kaj Industrio Akio Mimura.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la normaligo de ĉina-japanaj diplomatiaj rilatoj, kaj la venonta jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco.

Japanaj komercaj gvidantoj bonvenigis la pozitivan tendencon de plibonigo en japana-ĉinaj rilatoj. Ili opiniis, ke la kunlaboro inter Japanio kaj Ĉinio havas grandan potencialon, kaj ke la du landoj povas realigi reciprokan profiton per plifortigo de ekonomia kunlaboro kaj kontribui al ekonomia kresko en Azio kaj la mondo.

Zimbabva prezidento Robert Mugabe deklaris demision. Mugabe diris en sia rezigna letero, ke laŭ la zimbabva konstitucio li formale prezentas sian rezignon pri zimbabva prezidenteco kun tuja efiko.

Li diris, ke lia decido pri rezigno estas memvola pro lia kaŭzo kaj rezulte el lia zorgo pri la bonfarto de la zimbabva popolo kaj lia deziro certigi mildan, pacan kaj neperfortan transiron de potenco, kiu subtenas nacian sekurecon, pacon kaj stabilecon. Lia rezigno estis anoncita de parlamenta prezidanto Jacob Mudenda marde dum komuna kunveno de Senato kaj Nacia Asembleo, kiu debatis pri la mocio eksigi lin. Mudenda tuj anoncis interrompon de debato kaj diris, ke li tuj komencos taŭgajn leĝajn procedurojn por instali novan prezidenton de la lando ne pli malfrue ol la fino de merkredo.

Usona prezidento Donald Trump marde telefone konversaciis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin pri Sirio, bato kontraŭ terorismo, Ukrainio kaj alia tiklaj demandoj en la tagordo.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke la du ŝtatestroj emfazis la gravecon efektivigi la rezolucion 2254 de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj subteni la Ĝenevan Procezon gvidatan de la UN por pace solvi la siriajn enlandajn konfliktojn, fini la humanecan krizon, permesi al la delokitaj sirianoj reveni hejmen kaj certigi la stabilecon de unueca Sirio libera de maligna interveno kaj terorista azilo.

Loka polico diris, ke la nombro de mortintoj pro sinmortiga bombatako marde matene en loka moskeo en la nordorienta niĝeria urbo Mubi kreskis ĝis 50.

Othman Abubakar, proparolanto de la polico, diris al raportistoj, ke la frumatena atako estis farita de nekonata adoleskanto. Li eksplodigis la sinmortigan veŝton, kiun li portis al la moskeo en Kunu Araha, antaŭurbo de Mubi en la norda ŝtato Adamawa. Ili jam konfirmis 50 mortintojn, kaj nun ili provas akiri la precizan nombron de la vunditoj.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde kondamnis la sinmortigan bombatakon en Niĝerio, kiu mortigis grandan nombron da homoj.

En la deklaro publikigita per lia proparolanto Farhan Haq, Guterres esprimis siajn kondolencojn al la familioj de la mortintoj kaj al la registaro kaj popolo de Niĝerio pro la perdo de vivoj, kaj deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj. Li vokis rapide alporti homojn respondecajn pri tiuj abomenindaj agoj al la justeco.

Haq diris, ke Guterres reasertis la solidarecon de la UN kun la niĝeria registaro en ĝia batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo, kaj ripetis la promeson de la UN subteni plu regionajn kontraŭterorismajn iniciatojn.

La irana Novaĵ-Televido raportis, ke irana prezidento Hassan Rouhani marde laŭdis la venkojn super la tiel nomataj ekstremistoj de la Islama Ŝtato en Irako kaj Sirio.

Rouhani esprimis sian dankon al la armitaj fortoj kaj popoloj de Irano, Irako, Sirio kaj Libano por iliaj klopodoj por la fina venko super la Islama Ŝtato. Li diris, ke la ekstremismaj grupoj alportis al la regiono nenion krom mizero, detruo, masakro kaj barbareco. Li ankaŭ kritikis iujn tutmondajn potencojn kaj iujn reakciajn ŝtatojn en la regiono pri financado kaj armado de la terorisma grupo Islama Ŝtato. Li aldonis, ke ili neniam imagis, ke la krimuloj apogitaj de la okcidento, usonanoj kaj la malbona cionisma reĝimo, faris tiajn krimojn en la 21a jarcento.

Rouhani ankaŭ gratulis la plej altan gvidanton de Irano Ayatolah Ali Khamenei pro la fina malvenko de la Islama Ŝtato en Irako kaj Sirio.

Libana ĉefministro Saad al-Hariri, kiu deklaris rezignon pri la ofico, marde faris mallongtempan viziton al Egiptio kaj revenis al Bejruto post renkontiĝo kun egipta prezidento Abdel Fatah Sissi.

Deklaro publikigita de la egipta prezidentejo post ilia renkontiĝo diris, ke Hariri kaj Sissi diskutis pri la nuna politika krizo de Libano kaj regionaj demandoj. Ambaŭ opiniis, ke Libano devas esti for de politika disputo en Mez-Oriento. Sissi esperis, ke ĉiuj internaj fortoj de Libano metos naciajn interesojn sur la unuan lokon kaj rezisti al la interveno de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Libano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin