Nova disvolva ideo pri la pejzaĝoj Tiandong en Dushan

(GMT+08:00) 2017-11-22 18:01:25     Redaktoro:Xiong

Post ekspluado, la pejzaĝoj Tiandong gajnis bonan profiton. Laŭ statistiko, dum la Nacia Festo, pli ol 205 mil turistoj vizitis la vidindaĵojn. La pejzaĝozono alportis multajn postenojn. Wu Yingjun, ĝenerala direktoro de iu investa kompanio en Dushan, diris: "La funkcio de la pejzaĝozono alportis 112 oficojn al la lokaj popolanoj. Krome, ĉirkaŭ la loko, ni starigis multajn turismajn gastejojn kaj restoraciojn. La enspezo de la kamparanoj estas pli alta."

Antaŭe la monat-enspezo de kamparano Zou Mingquan ne atingis 1000 juanojn, nun li malfermis turisman restoracion, kaj lia enspezo estas triobla ol antaŭa.

Laŭ konigo, la registaro helpis kamparanojn plenumi permesilojn pri higieno kaj komercado. La enspezo de kamparanoj altiĝis, ili gajnis profiton pro la pejzaĝoj kun la bela medio, do ili faris mediprotektadon por pli bela naturo. Fine homoj havas belajn pejzaĝojn kaj riĉecon.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin