Nombro de mortintoj pro bombatako en Niĝerio kreskis ĝis 50

(GMT+08:00) 2017-11-22 14:08:57     Redaktoro:Yu

Loka polico diris, ke la nombro de mortintoj pro sinmortiga bombatako marde matene en loka moskeo en la nordorienta niĝeria urbo Mubi kreskis ĝis 50.

Othman Abubakar, proparolanto de la polico, diris al raportistoj, ke la frumatena atako estis farita de nekonata adoleskanto. Li eksplodigis la sinmortigan veŝton, kiun li portis al la moskeo en Kunu Araha, antaŭurbo de Mubi en la norda ŝtato Adamawa. Ili jam konfirmis 50 mortintojn, kaj nun ili provas akiri la precizan nombron de la vunditoj.

La adoleskanto atakanto eksplodigis la bombon tuj post la preĝo en la loka moskeo. Vidintoj diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la pleparto de la vunditaj viktimoj estas en kriza stato.

Neniu grupo ĝis nun deklaris respondecon pri la bombatako, sed la sekurecaj aŭtoritatoj kaj lokanoj suspektas, ke terorisma grupo Boko Haram efektivigis la atakon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin