Ĉina ĉefministro: Ĉinio kaj Japanio bezonas daŭran klopodon por restarigi reciprokan fidon

(GMT+08:00) 2017-11-22 14:10:33     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde esprimis esperon, ke la komerca komunumo de Japanujo klopodos plu por plibonigi kaj disvolvi ĉina-japanajn rilatojn.

Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun japana delegacio de pli ol 250 komercaj gvidantoj de gravaj japanaj entreprenoj. La delegacio estis gvidata de la prezidanto de la Japana-Ĉina Asocio pri Ekonomio kaj Komerco Shoji Muneoka, kaj prezidanto de la Japana Ĉambro de Komerco, kaj prezidanto de la Japana Ĉambro de Komerco kaj Industrio Akio Mimura.

Ĉefministro Li diris, ke la sana kaj stabila disvolviĝo de ĉina-japanaj rilatoj konformas al la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la normaligo de ĉina-japanaj diplomatiaj rilatoj, kaj la venonta jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco.

Li diris, ke la ŝlosilo por plibonigo de ĉina-japanaj rilatoj estas reciproka fido kaj la fundamento kuŝas en la amikeco de la du popoloj. Fido povas esti difektita pro certa okazaĵo, sed ĝia rekonstruo postulas daŭrajn klopodojn de ĉiuj rondoj. Li esperis, ke ambaŭ flankoj devas alte ŝati kaj plifortigi la pozitivan tendencon de plibonigo en ĉina-japanaj rilatoj kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn laŭ la ĝusta vojo.

Li informis la japanajn komercajn gvidantojn pri la nuna ekonomia situacio en Ĉinio, dirante, ke la ekonomio de Ĉinio subtenas stabilan kaj pozitivan tendencon, kaj Ĉinio plifortigos sian malfermon al la ekstera mondo kaj provizos ne-diskriminacian kaj justan komercan medion al ĉinaj kaj fremdaj entreprenoj.

Japanaj komercaj gvidantoj bonvenigis la pozitivan tendencon de plibonigo en japana-ĉinaj rilatoj. Ili opiniis, ke la kunlaboro inter Japanio kaj Ĉinio havas grandan potencialon, kaj ke la du landoj povas realigi reciprokan profiton per plifortigo de ekonomia kunlaboro kaj kontribui al ekonomia kresko en Azio kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin