Trump kaj Putin telefone konversaciis pri Sirio kaj kontraŭterorisma kunlaboro

(GMT+08:00) 2017-11-22 14:12:03     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump marde telefone konversaciis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin pri Sirio, bato kontraŭ terorismo, Ukrainio kaj alia tiklaj demandoj en la tagordo.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke la du ŝtatestroj emfazis la gravecon efektivigi la rezolucion 2254 de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj subteni la Ĝenevan Procezon gvidatan de la UN por pace solvi la siriajn enlandajn konfliktojn, fini la humanecan krizon, permesi al la delokitaj sirianoj reveni hejmen kaj certigi la stabilecon de unueca Sirio libera de maligna interveno kaj terorista azilo.

Marde matene, Kremlo diris, ke Putin informis Trump pri la rezulto de sia renkontiĝo kun siria prezidento Bashar al-Assad lunde en la rusa urbo Soĉio. La siria gvidanto reasertis sian promeson al politika procezo, konstitucia reformo kaj prezidenteca kaj parlamenta elektoj.

Laŭ Kremlo, Putin kaj Trump diskutis ankaŭ pri tripartia pintkunveno de rusa, irana kaj turka prezidentoj pri politika kompromiso de Sirio, kiu estos okazigita merkrede en Soĉio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin