Mnangagwa vendrede ĵuros enoficiĝon kiel zimbabva prezidento

(GMT+08:00) 2017-11-22 18:48:19     Redaktoro:Yu

La zimbabva nacia radio diris merkrede, ke la venonta prezidento de Zimbabvo, Emmerson Mnangagwa, vendrede ĵuros enoficiĝon por anstataŭi la eksan prezidenton Robert Mugabe, kiu marde deklaris demision.

La Zimbabva Brodkasta Korporacio diris, ke Mnangagwa, kiu iris el la lando, post kiam li estis eksigita de Mugabe en la 6a de novembro, revenos al la lando merkrede vespere.

Mnangagwa enoficiĝos kiel nova prezidento, ĉar la reganta partio ZANU-PF dimanĉe reinstalis lin en la partion kaj kandidatigis lin por anstataŭi Mugabe kiel ĉefo de la partio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin