Ĉinio urĝas Korean Respublikon konvene trakti demandon de THAAD

(GMT+08:00) 2017-11-22 20:28:23     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio esperas, ke la Korea Respubliko konvene traktos demandon de la usona antimisila sistemno THAAD.

Wang faris la rimarkojn dum intertraktado kun Kang Kyung-wha, ministro pri eksterlandaj aferoj de la Korea Respubliko. Wang diris, ke Ĉinio aprezas la promeson de la Korea Respubliko, ke ĝi ne partoprenos en la kontraŭmisila sistemo gvidata de Usono, nek difektos la sekurecajn interesojn de Ĉinio per iu ajn portempa lokado de THAAD.

Wang diris, ke antaŭ kelkaj tagoj, ŝtatestroj de la du landoj renkontiĝis kaj klarigis la direkton por plibonigi rilatojn inter la du landoj. Wang esprimis esperon labori kun Kang por akceli komprenon kaj minimumigi malkonsentojn surbaze de la konsento inter ŝtatestroj, por malfermi la pordon al pli altnivelaj interŝanĝoj.

Kang vizitas Ĉinion de mardo ĝis ĵaŭdo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin