Novaĵoj  (Novembro 23)

(GMT+08:00) 2017-11-23 17:22:35     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio plibonigas elektroprovizajn retojn en kamparo;venonta zimbabva prezidento promesis sin dediĉi al disvolvado de ekonomio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio akcelas transformadon kaj plibonigon de elektroprovizaj retoj en la kamparo. Tio ne nur eligas la kamparan postuladon pri uzo de elektro, sed ankaŭ aldonas novan impulson al ekonomia kaj socia disvolvado en la kamparo kaj servas kiel nova motoro por pliigi efikajn investojn kaj akceli kreskon de la nacia ekonomio.

Laŭ donitaĵoj de la Nacia Elektroproviza Reto, la registaro investos 142,36 miliardojn da juanoj por la plibonigo de elektroprovizaj retoj en la kamparo en la venontaj du jaroj. Fakuloj kalkulis, ke tio eble pliigos investon kaj produnkton je pli ol 1 000 miliardoj da juanoj en rilataj industrioj. Tiusence, la investo por plibonigo de elektroprovizaj retoj en la kamparo ekscitos grandan merkaton, plibonigos la vivon de la kamparanoj, vigligos la kamparan ekonomion kaj servos kiel motoro por kresko de la nacia ekonomio.

Srilanko dankis la ĉinan registaron por la donaco de 1 000 tunoj da rizo al suferantoj de sekeco en la insula lando. Srilanka ministro pri traktado de katastrofoj, Anura Priyadharshana Yapa, diris en la ceremonio de oficiala transdono de la rizo, ke ĉi-jare Srilanko spertis la plej seriozan sekecon en la kelkaj jaroj kun pli ol miliono da homoj influitaj en 11 distriktoj.

Li diris, ke la plejparto de la tero influita estas agrikulturaj terenoj, kiuj nun ne povas esti uzataj por agrikulturaj celoj. Li aldonis, ke Ĉinio tuj decidis helpi Srilankon, kaj ke ĉi tiu donaco plifortigas la amikecon inter la du landoj.

Ĉina ambasadoro al Srilanko Yi Xianliang diris, ke Ĉinio donacos 2 700 tunojn da rizo al la suferantoj de sekeco; la unuaj 1 000 tunoj jam atingis Srilankon marde, kaj du pliaj sendaĵoj atingos ĝin poste.

Turka ĉefministro Binali diris merkrede, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo estas modelo por striktigo de komerca kontakto kaj faras Azion denove la centro de monda komerca rilato.

Yildirim faris la rimarkojn dum parolado en la 10a plena sesio de la Azia Parlamenta Asembleo. Li diris, ke Turkio atribuas grandan gravecon al projektoj kaj iniciatoj, kiuj helpas revigligi la Silkan Vojon kaj utilas al paco de la regiono kaj la mondo. Yildirim urĝis ĉiujn membrojn de la Azia Parlamenta Asembleo intensigi kunlaboron, kaj esperis, ke la regiono disvolvos pli da komunaj projektoj kaj starigos pli striktan komercan aliancon precipe en konstruado de fervojoj kaj ŝoseoj kaj aliaj infrastrukturaj projektoj.

Emmerson Mnangagwa, kandidatigita de la zimbabva reganta partio al la posteno de nova prezidento, merkrede revenis al sia lando kaj faris publikan paroladon en la ĉefurbo Hararo, promesante sin dediĉi al disvolvado de ekonomio.

Mnangagwa diris, ke li flugis el Zimbabvo al Sud-Afriko tuj post kiam li estis eksigita el la posteno de vicprezidento kaj lia sekureco estis minacita. Li diris, ke Zimbabvo bezonas subtenon de la internacia komunumo kaj siajn proprajn klopodojn por revigligi la nunan malbonan ekonomion. Li vokis al ĉiuj zimbabvanoj unuiĝi kaj promesis, ke li klopodos por disvolvi la ekonomion kaj krei pli da laborŝancoj.

Libana ĉefministro Saad al-Hariri diris merkrede, ke laŭ la peto de prezidento Michel Aoun, li decidis prokrasti sian rezignon pri ĉefministreco. Hariri diris al raportistoj tiutage post nepublika kunveno kun prezidento Aoun, ke li prezentis sian rezignon al prezidento, kaj ĉi lasta petis lin prokrasti la rezignon por fari sufiĉan diskuton pri kaŭzo de la rezigno kaj rilataj politikaj faktoroj.

Aoun faris televidan paroladon en vespero antaŭ la Sendependeca Tago, dirante, ke fronte al la nuna situacio, Libano devas protekti nacian unuecon kaj stabilecon, eviti internan konflikton kaj rifuzi intervenon de eksteraj fortoj.

Ĉiuj frakcioj de Palestino, kiuj estas en la egipta ĉefurbo Kairo por intertraktado, merkrede publikigis deklaron. Ili unuanime konsentis okazigi prezidentecan kaj parlamentan elektojn antaŭ la fino de 2018.

La deklaro diris, ke ĉiuj frakcioj, inkluzive de la Palestina Nacia Liberiga Movado kaj la Islama Rezist-Movado, unuanime konsentis okazigi prezidentecan elekton kaj elektojn de la Leĝdona Konsilio (parlamento) kaj la Nacia Konsilio plej malfrue antaŭ la fino de 2018, kaj vokis al palestina prezidento Mahmoud Abbas akordigi ĉiujn partiojn por organizi la elektojn kaj fiksi la daton de la elektoj.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis deklaron, bonvenigante la komunan deklaron subskribitan de Rusio, Turkio kaj Irano en tiu tago.

La ministerio diris en deklaro, ke la siria registaro bonvenigas la komunan deklaron de la tri landoj pro sia subteno al ĉiuj politikaj klopodoj por respekto al la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de Sirio kaj haltigo de ĉiuj sangaj konfliktoj en la lando.

Saud-arabia novaĵ-agentejo raportis, ke la koalicio gvidata de Saud-Arabio merkrede anoncis la remalfermon de la haveno Hudaydah kaj Sanaa flughaveno.

La koalicio portempe fermis ĉiujn terajn, aerajn kaj marajn havenojn de Jemeno en la komenco de tiu ĉi monaro, post kiam la sauda-arabia aerarmeo interkaptis misilon pafitan el Jemeno al Riado. La koalicio akuzis Iranon pri kontrabando de misilo tra la havenoj de Jemeno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin