Fokusoj de la Semajno (Nov. 24)

(GMT+08:00) 2017-11-24 10:48:17     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Zimbabva prezidento Robert Mugabe marde deklaris demision. Li diris en sia rezigna letero, ke laŭ la zimbabva konstitucio li formale prezentas sian rezignon pri zimbabva prezidenteco kun tuja efiko. Li diris, ke lia decido pri rezigno estas memvola kaŭze de lia zorgo pri la bonfarto de la zimbabva popolo kaj de lia deziro certigi mildan, pacan kaj neperfortan transiron de potenco, kiu subtenas nacian sekurecon, pacon kaj stabilecon. Lia rezigno estis anoncita de parlamenta prezidanto Jacob Mudenda marde dum komuna kunveno de Senato kaj Nacia Asembleo, kiu debatis pri la mocio eksigi lin.

Emmerson Mnangagwa, kandidatigita de la zimbabva reganta partio al la posteno de nova prezidento, merkrede revenis al sia lando kaj faris publikan paroladon en la ĉefurbo Hararo, promesante sin dediĉi al disvolvado de ekonomio. Mnangagwa diris, ke li flugis el Zimbabvo al Sud-Afriko tuj post kiam li estis eksigita el la posteno de vicprezidento kaj lia sekureco estis minacita. Li diris, ke Zimbabvo bezonas subtenon de la internacia komunumo kaj siajn proprajn klopodojn por revigligi la nunan malbonan ekonomion. Li vokis al ĉiuj zimbabvanoj unuiĝi kaj promesis, ke li klopodos por disvolvi la ekonomion kaj krei pli da laborŝancoj.

La usona Ministerio de Financo marde deklaris enkonduki novajn sankciojn kontraŭ pluraj entreprenoj, ŝipoj kaj individuoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por tranĉi la eksteran komercon de la lando kaj limigi fontojn de ĝiaj enspezoj.

La Ministerio de Financo diris en deklaro publikigita tiutage, ke la usona flanko malhelpos plu al la KDPR akiri monon uzatan por planoj pri nukleaj armiloj kaj balistaj misiloj. Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris en la deklaro, ke la sankcioj celas ekonomie premi plu la KDPR. La sankcioj frostigas ĉiujn aktivojn posedatajn de la enlistigitaj entoj kaj individuoj en Usono kaj malpermesas al usonaj civitanoj komerci kun ili.

Usona prezidento Donald Trump lunde deklaris denove enigi la KDPR en la liston de ŝtatoj sponsorantaj terorismon, por fortigi la premadon kontraŭ tiu ĉi lando.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroj de la Araba Ligo kondamnis la dimanĉan intervenon de Irano en la aferojn de la arabaj landoj, dirante, ke ili petas la Araban Grupon en la Unuiĝintaj Nacioj alparoli prezidanton de la Sekureca Konsilio de la UN pri la malobservoj de Irano.

En deklaro post la eksterordinara kunveno laŭ la peto de Saud-Arabio, la arabaj ministroj pri eksterlandaj aferoj diris, ke ili petos la Araban Grupon en la UN alparoli la Sekurecan Konsilion de la UN pri la malobservoj de Irano kontraŭ la rezolucio 2231 de la konsilio pri evoluigado de balistaj misiloj de Tehrano. La deklaro diris, ke tio subfosas la aserton de Irano, ke ĝia programo de balista misilo estas defenda, ĉar ĝi minacas la nacian sekurecon de la arabaj landoj.

La ministroj diris ankaŭ, ke ili petos la Araban Grupon alparoli la Sekurecan Konsilion pri tio, ke Irano malobservis la rezolucion 2216 de la konsilio, provizante armitajn milicojn en Jemeno per armiloj.

La deklaro diris, ke la Araba Grupo petos la Sekurecan Konsilion preni sur sin la respondecon subteni internacian pacon kaj sekurecon. La arabaj ministroj pri eksterlandaj aferoj kondamnis la intervenon de Irano en la internajn aferojn de Barejno, apogante teroristojn, provizante ilin per armiloj kaj trejnado kaj ankaŭ agitado pri sekta ribelintenco. Ili diris, ke Irano establas terorismajn grupojn en Barejno, kiuj estis financitaj kaj trejnitaj de Hezbollah de Libano kaj la Irana Revolucia Gvardio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin