Novaĵoj  (Novembro 24)

(GMT+08:00) 2017-11-24 16:28:48     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24a de novembro, vendredo. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Ĝibutio konsentas starigi strategian partnerecon; la Supera Ŝtata Konsilio de Libio rifuzas amendon de politika interkonsento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Ĝibutio ĵaŭde interkonsentis starigi strategian partnerecon por fortigi ampleksan kunlaboron.

La anonco estis farita, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun ĝibutia prezidento Ismail Omar Guelleh en la Granda Popola Halo en Pekino. Guelleh estas la unua afrika ŝtatestro vizitanta Ĉinion de post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en oktobro.

Xi akcentis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Ĝibutio, kaj ke ambaŭ landoj ĉiam traktis unu la alian per egaleco kaj montris reciprokan respekton kaj subtenon depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 38 jaroj. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Ĝibutio por akceli efektivigon de la rezultoj de la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, antaŭenigi la konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj plene plifortigi duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj. Li aldonis, ke Ĉinio bonvenigas Ĝibution partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj volas antaŭenigi kunlaboron pri infrastrukturaj projektoj, inkluzive de fervojoj, havenoj, akvoprovizado, pipelino de likvigita naturgaso, kaj konstruadon de liberkomerca regiono kaj agrikulturan kunlaboron.

Guelleh, kiu estas en Ĉinio por ŝtata vizito de merkredo ĝis vendredo, diris, ke li tre ĝojas esti la unua afrika ŝtatestro vizitanta Ĉinion de post la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj gratulas Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ. Guelleh esprimis kontenton pri la disvolviĝo de duflankaj rilatoj dum la pasintaj pli ol 30 jaroj kaj dankis Ĉinion pro ĝiaj helpo kaj subteno al Ĝibutio. Li diris, ke Ĝibutio aprezas la aktivan partoprenon de Ĉinio en packonserva agado de la UN kaj internaciaj kontraŭpirataj klopodoj kaj dankas Ĉinion por lia rolo en konservado de paco kaj prospero de la mondo. Li aldonis, ke Ĉinio faris longperiodan kontribuon por sekureco kaj disvolvado en Afriko eĉ dum la tagoj, kiam Ĉinio mem estis malriĉa. Li akcentis, ke Ĝibutio sekvos plu la politikon de unu Ĉinio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis la gravecon de lertaj laboristoj kaj metilerteco por realigo de bonkvalita disvolviĝo de Ĉinio.

Li faris la rimarkojn marde dum renkontiĝo kun laboristoj, kiuj partoprenis en la Monda Konkurso de Lerteco de ĉi tiu jaro en oktobro kaj gajnis la plej multajn medalojn kaj punktojn inter 68 landoj kaj regionoj. Li diris, ke junaj spertaj laboristoj estas "nemankigeblaj" en puŝado de fabrikado kaj servaj sektoroj al pli alta nivelo kaj en realigo de bonkvalita ekonomia disvolviĝo.

La 52 ĉinaj partoprenantoj kun averaĝa aĝo de malpli ol 21 jaroj gajnis 15 orajn, 7 arĝentajn kaj 8 bronzajn medalojn.

Paro da grandaj pandoj estis ellasita en la sovaĝejon ĵaŭde. Tio estas parto de la programo por rekonstrui la populacion de sovaĝa pando. Ba Xi, la masklo, naskiĝis en julio de 2015, kaj Ying Xue estas pli aĝa je nur 14 tagoj. Ĵaŭde matene en neĝeto, ili estis ellasitaj en la naturparkon Liziping en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

La paro malaperis en la arbaro ekipita per radiomonitoroj por spuri ilin kaj kolekti datumojn pri kiel ili adaptiĝas al la natura medio kaj integriĝas al la populacio de sovaĝa pando. La centro elektas kvar gravedajn pandojn en ĉiu jaro por gvidi iliajn idojn en sovaĝeja trejnado. Ba Xi kaj Ying Xue ellernis kiel trovi manĝaĵon kaj akvon sendepende kaj eviti danĝeron en sia dujara trejniĝo.

Ĵaŭde en la filipina ĉefurbo Manilo malfermiĝis la Simpozio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pri Disvolvado de Ekoturismo. Ĝi estas organizita sub la aŭscipioj de la Centro de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la filipina Ministerio de Turismo.

Merkrede la Supera Ŝtata Konsilio de Libio malakceptis amendon de la libia politika interkonsento kaj diskutis pri ebleco plifruigi elektojn.

La konsilio diris en deklaro, ke la Supera Ŝtata Konsilio neas konsenton kun la Ĉambro de Reprezentantoj pri la amendo dum la tuniza intertraktado. ili konfirmis, ke la konsilio ne zorgas pri la balotado de la Ĉambro de Reprezentantoj.

Ĝi aldonis, ke ĝi promesas sekvi "la kondiĉojn de Artikolo 12 de la Suplementaj Kondiĉoj, kiuj devigas la mision de la UN konsenti kun la Supera Ŝtata Konsilio kaj la Ĉambro de Reprezentantoj pri la amendo.

La libia mararmeo savis 450 neleĝajn enmigrintojn el afrikaj landoj ĵaŭde en la maro proksima al la ĉefurbo Tripolo.

Proparolanto de la libia mararmeo diris, ke dum du apartaj savadoj, la marborda gardistaro savis tiujn enmigrintojn el kelkaj afrikaj landoj en la maro je 1,6 kilometroj for de la ĉefurbo. Post necesa kuracado, ili estis transigitaj al la rifuĝejo en Tripolo.

La argentina mararmeo ĵaŭde konfirmis, ke estis stranga, eksternorma, mallonga, fortega kaj ne-nuklea eksplodo en la regiono kie la submarŝipo San Juan malaperis en la 15a de novembro kun 44 ŝipanoj.

Proparolanto de la argentina mararmeo Enrique Balbi diris al raportistoj, ke la eksplodo estis rimarkita de la usona mararmeo kaj internacia organizo pri malpermeso de nuklea provo en Aŭstrio, kiu havas reton de hidroakustikaj seismaj stacioj.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede telefone diris al sia argentina paralelulo Mauricio Macri, ke la rusa flanko volas helpi al la argentina mararmeo serĉi la malaperintan submarŝipon. La du flankoj konsenti starigi mekanismon de komunikado inter la du Ministerioj de Defendo por la serĉado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin