Novaĵoj  (Novembro 27)

(GMT+08:00) 2017-11-27 16:26:34     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 27a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi instrukciis antaŭenigi "necesejan revolucion"; ĉina ĉefministro atingis Hungarion por oficiala vizito kaj kunveno de Ĉinio kaj landoj en centra kaj orienta Eŭropo. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio devas daŭrigi la laboron pri plibonigo de necesejoj de la lando kiel parton de la "neceseja revolucio" por disvolvi enlandan turismon kaj plialtigi vivkvaliton de la popolo.

Xi diris en lastatempa instrukcio pri la atingo de neceseja revolucio lanĉita de la turisma sektoro, ke la konstruado de puraj necesejoj estas grava parto de la urba kaj kampara civilizacio, kaj pli da penoj devas esti faritaj en urboj kaj la kamparo por plibonigi necesejojn. Li diris, ke kun neceseja revolucio, Ĉinio devas konstrui pli bonajn publikajn instalaĵojn kaj servojn por plibonigi la turisman industrion. Xi emfazis la gravecon de la neceseca revolucio por plialtigi la kvaliton de la turisma industrio. Li urĝis oficialulojn fari konstantajn penojn kaj preni alcelajn rimedojn por trakti delonge ekzistantajn problemojn kaj korekti malbonajn kutimojn en turismo.

Dum vizito al kamparaj regionoj, Xi ofte demandis lokanojn pri la kondiĉoj de necesejoj, kaj emfazis multajn fojojn, ke puraj necesejoj estas gravaj por konstruado de la nova kamparo.

Ĉinio lanĉis necesejan revolucion en la tuta lando en 2015 kun la celo fari tiajn instalaĵojn pli puraj kaj pli reguligitaj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe atingis Hungarion por oficiala vizito al la lando kaj la sesa kunveno de registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj 16 Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj en Budapeŝto.

Gvidantoj de la 17 landoj atendas desegni novan projekton por la kunlaboro 1+16, kvin jarojn post kiam la mekanismo estis lanĉita. Kaj la vizito de Li ankaŭ kondukos duflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj Hungario al pli alta nivelo. En la flughaveno, Li estis bonvenigita de hungara ĉefministro Viktor Orban kaj aliaj altranguloj.

Post la kunveno kaj vizito inter la 26a kaj la 29a de novembro, Li ĉeestos la 16an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la rusa urbo Soĉio de la 30a de novembro ĝis la 1a de decembro.

La ĉina ĉefministro diris en la flughaveno, ke tiu ĉi jaro markas la kvinan datrevenon de la kunlaboro inter Ĉinio kaj la 16 landoj en centra kaj orienta Eŭropo, kaj ke tiu ĉi mekanismo kreskis en la pasintaj kvin jaroj, profitigante popolojn de ambaŭ flankoj per multaj projektoj kaj kunlaboraj rezultoj. Li diris, ke kiel parto de ĉina-eŭropa kunlaboro, la mekanismo 1+16 ne nur levis la disvolvadon de tiuj landoj mem, sed ankaŭ akcelis ekvilibran disvolvadon de la tuta Eŭropo, kio utilas al la eŭropa integriĝo.

Ĉina delegacio por konigo de la atingoj de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) finis sian kvar-tagan viziton al Japanio dimanĉe.

La delegacio, estrata de He Yiting, plenuma vicprezidanto de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la KPĈ, vizitis Japanion laŭ la invito de la reganta Liberal-Demokratia Partio de Japanio kaj ĝia koalicia partnero la partio Komeito. Dum sia restado, la delegacio kunvenis kun Toshihiro Nikai, ĝenerala sekretario de la Liberal-Demokratia Partio, Yoshihisa Inoue, ĝenerala sekretario de la partio Komeito, kaj Sadayuki Sakakibara, prezidanto de Japana Komerca Federacio. La delegacio ankaŭ okazigis kunsidojn kun japanaj politikaj partioj, amikaj grupoj, ĉefaj amaskomunikiloj, pensfabrikoj kaj ekonomiaj rondoj pri la spirito kaj signifo de la kongreso de la KPĈ kaj faris profundajn diskutojn kun ili pri la kongreso kaj la ĉina-japanaj rilatoj.

La japana flanko esprimis gratulon pro la sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj la reelektiĝo de Xi Jinping kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, alte taksis la atingojn kaj gravecon de la kongreso de la KPĈ kaj esprimis dezirojn plibonigi kaj disvolvi duflankajn rilatojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis lunde en Pekino, ke Wang Jiarui, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos la enoficiĝan ceremonion de kenja prezidento Uhuru Kenyatta en Najrobio en la 28a de novembro.

Wang estas vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konfrenco.

La Monda Nutraĵa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj dimanĉe bonvenigis la kontribuon de Ĉinio, kiu donacis nutraĵon kun la valoro de miliono da usonaj dolaroj al afganaj kaj irakaj rifuĝintoj kaj antaŭenigi edukadon de rifuĝintaj knabinoj loĝantaj en Irano. Negar Gerami, reprezentanto de la Monda Nutraĵa Programo en Irano, diris en gazetara konferenco okazigita en Tehrano, ke la Monda Nutraĵa Programo tre dankas la ĉinan registaron pro ĝia kontribuo, kiu estis efektivigita ekde aŭgusto de la kuranta jaro. Ŝi diris, ke tio ebligos al ili trakti la bazajn nutraĵajn bezonojn de afganaj kaj irakaj rifuĝintoj en Irano, plifortigi iliajn vivmediojn kaj liveri nutraĵan sekurecon.

Deklaro de la ĉina ambasadorejo en Irano diris, ke la klopodoj kiel parto de efektivigo de la Helpa Fonduso de la Suda-suda Kunlaboro, kiun iniciatis la ĉina registaro en 2015, inkluzivas la donacon de miliono da dolaroj por realigo de manĝaĵa sekureco de la plej vundeblaj afganaj kaj irakaj rifuĝintoj en Irano.

Konsilio de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj decidis suspendi plu Rusion de internacia konkurso antaŭ ol ĉiuj kontrolaj kriterioj estos plene plenumitaj dum la 212a kunveno, kiu finiĝis dimanĉe en Monako.

Rune Andersen, sendependa prezidanto de la Rusa Laborgrupo de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj, diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke de post la aŭgusta kongreso de la asocio, la laborgrupo havis konstantan komunikadon kun la Rusa Atletika Federacio kaj ĝia prezidanto Dmitri Shlyakhtin. Shlyakhtin impresis ilin per sia profesieco, kaj sia strebo al ŝanĝo de la malnova dopada kulturo sur la rusaj kurejoj kaj terenoj.

En aprilo de 2017, la Konsilio de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj aprobis la vojmapon proponitan de la laborgrupo, kiu identigis 6 specifajn kondiĉojn, plenumendajn por ke la laborgrupo povu proponi la reinstaliĝon de la Rusa Atletika Federacio.

La afgana armeo efektivigis agadon de ekstermo kontraŭ ekstremismaj grupoj en pluraj lokoj sabate kaj dimanĉe, kaj 41 ekstremistoj estis mortigitaj. La afgana Ministerio de Defendo sabate publikigis deklaron, dirante, ke en la pasintaj 24 horoj, la afganaj trupoj lanĉis atakon kontraŭ ekstremismaj grupoj en 9 provincoj; 20 ekstremistoj estis mortigitaj kaj 33 aliaj vunditaj; krome, 4 kaŝejoj de ekstremistoj estis detruitaj.

Speciala trupo sub la kunordiga grupo de la Ministerio de Defendo publikigis deklaron, dirante, ke ili mortigis 7 membrojn de la ekstremisma grupo Haqqani-reto tiutage en la provinco Paktia .

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin