Malbela ŝtonego (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-11-27 15:32:06     Redaktoro:Ema

Malbela ŝtonego (trad.) | Vejdo | Ĉinio

Verkis Jia Pingwa

Elĉinigis Vejdo

Mi ofte sentis bedaŭron pri la malbela ŝtonego antaŭ la pordo de nia domo. Ĝi sin montris malhele nigra kaj kuŝis tie kiel bovo. Neniu sciis, kiam ĝi ekrestis tie, kaj neniu donis ajnan atenton al ĝi. Nur tiam, kiam venis la sezono de tritikrikoltado kaj plene sterniĝis tritikgrajnoj por sunumi antaŭ la dompordo, Avinjo kutime diris: "Tiu ĉi malbela ŝtonego vere malhelpe okupas la terenon. Movu ĝin aliloken iutage."

Pro tio mia onklo volis forporti ĝin al sia doma konstruejo por fari gablon per ĝi, sed ĝi ne taŭgis pro siaj nereguleco, senanguleco kaj neebeneco. Se oni ĝin dishakus per cizelilo, oni ne volus elspezi grandajn penojn por fari tion, tial, ke oni povis alporti de la proksima bordo ajnan ŝtonon, kiu estis pli bona ol ĝi. Ĉe finkonstruiĝo de la domo mia onklo eĉ ne donis atenton al ĝi en masonado de ŝtupoj. Iun jaron, kiam ŝtonhakisto estis venigita fari ŝtonan muelilon por nia hejmo, mia avinjo refoje proponis: "Uzu tiun malbelan ŝtonegon por ŝpari vian penon en alportado de ŝtono de malproksima loko." Ĵetinte ekrigardon al ĝi, li skuis la kapon kaj ne uzis ĝin, opiniante, ke ĝi estas tro kompakte fajna en kvalito.

Fakte ĝi ne estis tiel fajna, kiel blanka marmoro taŭga por gravurado de desegnaĵoj sur ĝi, nek tiel glata kiel blua ŝtono taŭga por lavado de vestaĵoj per batilo sur ĝi. Ĝi kuŝadis tie en silento. La soforo apud la korto ne ĵetis favoran ombron sur ĝin kaj floroj ankaŭ ne kreskis plu ĉirkaŭ ĝi. Pro tio herbaĉoj elŝoviĝis prospere kaj iliaj tigoj kaj sarmentoj malrapide kovriĝis per verdaj muskoj kaj nigraj makuloj. Ni infanoj ekhavis abomenon kontraŭ ĝi. Ni penis formovi ĝin kune, sed ni malsukcesis pro nia nesufiĉe granda forto. Kvankam ni abomene sakris ĝin kelkfoje, ni tamen povis fari nenion kontraŭ ĝi, tiel ke ni vole nevole lasis ĝin resti tie.

Tio, kio povis mildigi nian abomenon al ĝi, estis pli-malpli granda kavo sur ĝi. Kiam pluvis, la kavo pleniĝis de pluvakvo. Ofte okazis, ke, kiam tri tagojn post pluvado la tero jam sekiĝis, la kavo sur la ŝtono ankoraŭ tenis akvon kaj kokidoj iris tien sin malsoifigi, kio iom mildigis nian abomenon al la ŝtonego. Ĉiun nokton de la dekkvina tago de lun-monato ni surgrimpis ĝin kaj rigardis supren al la ĉielo por vidi la plenlunon elveni. Avinjo ĉiam riproĉis nin, timante, ke ni falos de sur ĝi. Tiun fojon mi vere falis kaj min kontuzis je la genuo.

Ĉiuj insultis ĝin per "turpa ŝtonegaĉo", kaj vere neniu ŝtonego ja estis pli malbela ol ĝi.

Poste okazis iutage, ke astronomo venis al nia vilaĝo. Kiam li preterpasis nian domon, li subite trovis tiun ŝtonegon kaj mirplene fiksis sian rigardon al ĝi. Li ne plu foriris kaj ekloĝis tie. Kaj baldaŭ post tio alvenis kelkaj aliaj homoj. Ili diris, ke ĝi estas meteorito kaj ĝi falis el la ĉielo jam antaŭ du aŭ tri cent jaroj—vera raraĵo. Post kelka tempo alvenis kamiono, per kiu oni zorgeme ĝin forportis.

Tio vere nin mirigis. Eĉ tiel groteska kaj malbela ŝtonego falis el la ĉielo! Ĝi estis uzita por ripari la ĉielon*, esti ardanta kaj brilanta. Niaj prapatroj eble rigardis supren al ĝi, kiu siavice donis al ili lumon, sopiron kaj deziron, sed ĝi falis sur la teron kaj kuŝis sur malpura grundo inter sovaĝaj herboj eĉ kelkcent jarojn!

Avinjo diris: "Neimageble! Ĝi estas tiel eksterordinara, sed kial ĝi eĉ ne taŭgas por konstruado de muro kaj ŝtupoj?"

"Ĝi vere estas tre malbela," diris la astronomo.

"Jes, vere malbela."

"Sed tio ja estas ĝia beleco," diris la astronomo. "Beleco kuŝas en ĝia malbeleco."

"Beleco kuŝas en ĝia malbeleco?"

"Jes, kiam malbeleco iras al ekstremeco, ĝi montras sin ekstreme bela. Ĝuste ĉar ĝi ne estas ordinara ŝtonaĉo, ĝi kompreneble povas esti utiligata nek por konstrui muron aŭ ŝtupojn, nek por gravurado aŭ bat-lavado. Ĝi ne povas esti uzata por tiuj aferoj. Pro tio ĝi ofte estas primokata de ordinaruloj."

Avinjo kaj mi ambaŭ ruĝiĝis.

Mi sentis hontemon kaj la grandecon de la malbela ŝtonego. Mi eĉ plendeme malamis, ke ĝi eĉ toleras en silento ĉi ĉion dum multaj jaroj. Kaj samtempe mi tuj sentis la grandecon de ĝiaj soleca ekzistado kaj malcedemo al miskomprenado.

* "ripari la ĉielon" aludas al ĉina mita rakonto, en kiu Diino Nuwa fandas kolorriĉajn ŝtonojn por ripari la ĉielon tratruitan pro la milito inter dioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin