Pli ol 20 miloj da tibetlingvaj antikvaj volumoj estis diĝitigitaj

(GMT+08:00) 2017-11-28 11:41:34     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

Vicestro de la gansu-provinca centro pri redakto kaj traduko de tibetlingvaj historiaj dokumentoj, Su Dehua, informis en la 22a de novembro, ke la centro komencis ordigon, redakton kaj tradukon de la tibetlingvaj historiaj dokumentoj de la templo Labrang en septembro de 2014, kaj ĝis nun pli ol 20 miloj da antikvaj volumoj de la templo estis diĝitigitaj.

La templo Labrang, apartenenta al Geru-skolo de la tibeta budhismo, havas pli ol tricent-jaran historion kaj estas honore titolita kiel "monda institucio de tibetologio". Ĝi havas plej multajn dokumentojn kaj eminentajn erudiciulojn kun plej alta edukiteco en Ĉinio. Nun sume 68 miloj da antikvaj dokumentoj estas bone konservataj en la templo.

Su Dehua konigis, ke en la lastaj tri jaroj, la centro faris katalogon al pli ol 20 miloj da antikvaj dokumentoj kaj tajpis ilian enhavon en komputilon. Cetere la centro faris diĝitigitan laboron ankaŭ al antikvaj tibetlingvaj dokumentoj de Dunhuang, Liangzhou kaj diversaj lokoj de Gansu-provinco.

Su Dehua informis, ke laŭ plano, ĉiuj dokumentoj de la templo estos tajpitaj en komputilon en 15 jaroj, kaj ili prenos ordigon, savadon kaj protekton de raraj dokumentoj kiel prioritaton, inkluzive de tiuj pri tibeta medicino kaj farmacio, tibeta astronomio kaj geologio, teknologio kaj arto kaj historio, kaj tio antaŭenpuŝos protekton kaj heredon de la tibeta kulturo de la templo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin