Novaĵoj  (Novembro 28)

(GMT+08:00) 2017-11-28 20:20:59     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 28a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro proponis kvin iniciatojn por antaŭenigi kunlaboron kun centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj; Indonezio longigis fermon de balia flughaveno pro erupcio de vulkano. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde proponis kvin iniciatojn por antaŭenigi plu la kunlaboron 16+1 dum la sesa kunveno de registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj 16 centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj en la hungara ĉefurbo Budapeŝto.

Li diris, ke la ŝlosilo de la rapida disvolvado de la kunlaboro 16+1 devas apliki la principojn de egaleco kaj konsiliĝo, reciproka profito, malfermo kaj inkluzivo, kaj novigo. Li diris, ke la kunlaboro de 16+1 ne estas geopolitika ilo, sed inkubatoro de pragmata transregiona kooperado kaj utilas al la ekvilibra disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. Li proponis kvin iniciatojn por antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj tiuj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

Unue, li vokis la du flankojn grandigi ekonomian kaj komercan skalon, kaj akceli liberaligon kaj faciligon de komerco kaj investo. Li diris, ke Ĉinio volas importi pli da altkvalitaj agrikulturaj produktoj el tiuj landoj por antaŭenigi ekvilibran disvolvadon de duflanka komerco kaj ankaŭ plenumi diversajn postulojn de la enlanda merkato.

Due, li inistigi tiujn landojn akceli gravajn projektojn pri interligo, plifortigante la ligitecon per tera, mara, aera itineroj kaj interreto. Li diris, ke Ĉinio esperas vidi pli da fervojaj linioj lanĉitaj de la Ĉina Fervoja Ekspreso kaj pli rektajn flugojn inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj starigi loĝistikan centron en la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo.

Trie, la ĉefministro sugestis, ke la du flankoj diskutos modelojn de kunlaboro, kiel ekzemple industriaj parkoj en la kampoj de industria produktkapablo, energio, loĝistiko kaj agrikulturo. Li diris, ke Ĉinio proponas efektivigi la planon de scienca partnero 16+1 kaj bonvenigas ĉiujn entreprenojn de centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj partopreni en la strategio "Fabrikita en Ĉinio 2025", plano por plibonigo de la manufakturado de la lando.

Kvare, Li alvokis por forta financa subteno al la kunlaboro 16+1. Li anoncis la starigon de Interbanka Asocio de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj kaj la duan fazon de la Fonduso de Investa Kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj landoj en ĉeftona parolado al la 7a Ekonomia kaj Komerca Forumo de Ĉinio kaj tiuj landoj, kiu okazis lunde matene.

Kvine, li vokis la landojn fari pli da kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj, plifortigi turisman kunlaboron kaj komenci kunlaboron inter junuloj, en la kampoj de tradicia ĉina medicino, sportoj kaj protektado de virinoj kaj infanoj. Li proponis fari 2018 la jaro de loka kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj eŭropaj landoj.

La ĉina ĉefministro ankaŭ intervidiĝis kun siaj paraleluloj el Pollando, Hungario kaj Bulgario tiutage en Budapeŝto.

Kunordigantoj de BRICS-landoj lunde konsentis preni la Pintkunvenon de Xiamen kiel novan deirpunkton, kaj denove promesis labori pli energie por plia "Ora Jardeko" de la kunlaboro de BRICS-landoj

La promeso estis farita en la kvina kunveno de kunordigantoj de BRICS-landoj, kiu okazis lunde en Changsha, ĉefurbo de Hunan-provinco en centra Ĉinio.

La kunveno estis prezidita de Li Baodong, kunordiganto por BRICS-aferoj kaj vicministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, kaj ĝin ĉeestis kunordigantoj de BRICS-landoj kaj reprezentantoj de la Nova Disvolva Banko.

Partoprenantoj en la kunveno retrorigardis la progreson de la kunlaboro de BRICS en ĉefaj kampoj, kiel ekzemple komerco, financo kaj politiko en la kuranta jaro. Ĉi-jara pintkunveno de BRICS-landoj okazis en la orienta marborda urbo Xiamen en Fujian-provinco de la 3a ĝis la 5a de septembro.

Indonezia oficialulo diris, ke la indoneziaj aŭtoritatoj de transportado longigis fermon de la internacia flughaveno Ngurah Rai marde pro la kontinua erupcio de vulkano en Balio.

Wisnu Darjono, funkciiga direktoro de la indonezia kompanio pri servoj de navigado AirNav, diris, ke la fermo de la flughaveno Ngurah Rai estis longigita ĝis la 7a horo merkrede matene laŭ loka tempo.

La decido estis farita pro tio, ke kontinue erupciis la vulkano Agung en la distrikto Karangasem de Balio lunde vespere, elsputante cindron ĝis 3 kilometroj.

La direktoro aldonis, ke la averto pri vulkana cindro montras, ke la vojo de navigado estis kovrita de vulkana cindro, kaj tio estas danĝera por flugado. La decido estis farita por la sekureco de flugado.

Ĉina Ambasadoro al Pakistano Yao Jing diris, ke la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro celas faciligi amikan kunlaboron kaj interligon de la regiono.

La ambasadoro faris la rimarkojn lunde en la tria amaskomunikila forumo de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, kune organizita de la Ĉina Ambasadorejo kaj la Pakistana-Ĉina Instituto. Yao diris, ke la ekonomia Koridoro montris ĉiam pli da influo kaj brilan estontecon en la regiono, kaj ĝi ne nur profitigas la pakistanan popolon, sed ankaŭ akcelas la disvolviĝon de la tuta regiono. Li diris, ke la ĉina ambasadorejo atendas pliigi interreagon kun la pakistana gazetaro, ĉar amaskomunikiloj ludas gravan rolon por faciligi komprenon inter la du landoj kaj inter iliaj popoloj kaj plibonigi duflankajn rilatojn.

Afganaj amaskomunikiloj raportis, ke ekstremistoj de la grupo Islama Ŝtato en la afgana orienta provinco Nangarhar lastatempe konfliktis kun batalistoj de Talibano, kaj pro almenaŭ dekmil lokaj familioj rifuĝis.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la konflikto okazis en la regiono Khogiani en la sudokcidenta parto de la provinco, kaj almenaŭ 19 batalistoj de la du flankoj estis mortigitaj en la batalo.

Informita persono diris, ke por eviti la batalon, multaj familioj fuĝis al najbaraj regionoj en profunda nokto. Estas maltrankviliga la vivkondiĉo de tiuj rifuĝintoj, ĉar al ili mankas nutraĵo kaj aliaj ĉiutagaj necesaĵoj.

Ĉefministro de la kurda aŭtonoma regiono en Irako, Nechirvan Barzani, diris lunde, ke la kurda regiono volas serioze dialogi kun la iraka centra registaro.

La plej supera kortumo de la iraka federacio publikigis verdikton en la 20a de tiu ĉi monato, konstatante, ke la referendumo pri sendependeco, okazigita en la kurda regiono, malobservis la irakan konstitucion. La kortumo ankaŭ deklaris aboli ĉiujn rezultojn kaŭzitajn de la referendumo. Barzani diris lunde en gazetara konferenco okazigita en Erbil, ke laŭ la verdikto de la plej supera kortumo, Bagdado devas nuligi ĉiujn rimedojn kontraŭ la kurda referendumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin