Novaĵoj  (Novembro 29)

(GMT+08:00) 2017-11-29 17:09:43     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 29a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj festis la kvinan datrevenon de la kunlaboro 16+1; Ĉinio alvokis preni rimedojn por trakti la problemon de fremdlandaj terorismaj batalantoj. Sekve estos la programeroj Sur la Vojo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kunvenis lunde vespere en la hungara ĉefurbo Budapeŝto por festi la kvinan datrevenon de mekanismo de kunlaboro inter Ĉinio kaj 16 centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en la kunveno, ke en la pasintaj kvin jaroj, la kunlaboro 16+1 akiris serion da pozitivaj rezultoj kaj montris grandan viglecon. La kunlaboro bazita sur reciproka respekto kaj egaleco fokusiĝas pri komuna disvolvado de Ĉinio kaj tiuj eŭropaj landoj kaj celas profitigi popolojn de tiuj landoj. Li diris, ke Ĉinio kaj tiuj eŭropaj landoj kune desegnis belan vizion, atendante pli grandan sukceson de la kunlaboro en multaj kampoj. Li esperis, ke la amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj eŭropaj landoj fariĝos firmaj kun la tempo.

Ĉina sendito marde alvokis preni ampleksajn rimedojn por trakti la problemon de fremdlandaj terorismaj batalantoj.

Wu Haitao, aferŝarĝito de la konstanta misio de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, faris la alvokon en kunveno de la Sekureca Konsilio pri la demando de fremdlandaj terorismaj batalantoj. Wu diris, ke ampleksaj rimedoj devas esti prenitaj por forigi la radikajn kaŭzojn kaj varmbedon de terorismo.

Wu diris, ke terorismo estas komuna malamiko de la homaro. Fronte al ĉi tiu defio, la internacia komunumo devas konscii, ke ni ĉiuj estas en la komunumo de komunuma estonteco, kaj tial ni devas plifortigi kontraŭterorisman kunlaboron, doni la plenan ludon al la rolo de la UN kaj la Sekureca Konsilio, respekti la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj respekti la suverenecon, sendependecon, unuecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj landoj. Li ankaŭ emfazis la bezonon sekvi unuecan normon kaj rifuzi la praktikon asocii terorismon kun specifa etno aŭ religio. Li aldonis, ke efikaj rimedoj devas esti prenitaj por haltigi la fluon de fremdlandaj terorismaj batalantoj.

Ĉina delegito marde diris, ke restas longa vojo al realigo de la mondo sen kemiaj armiloj, kaj la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj devas diskuti kvar demandojn pri ruinigo de kemiaj armiloj, prevento de disvastigo de kemiaj armiloj, internacia kunlaboro, antaŭzorgo kaj helpo.

Wu Ken, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj, kies stabejo troviĝas en Hago, faris la rimarkojn en la 22a Konferenco de Ŝtatoj Aliĝintaj al la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj. Wu diris, ke en la pasintaj 20 jaroj, kiel grava parto de la internacia sekuriga sistemo, la konvencio ludis neanstataŭigeblan rolon por akceli pacon kaj sekurecon, ruinigo de kemiaj armiloj kaj prevento de disvastigo de kemiaj armiloj kaj akiris rimarkindan atingon. Sed kemiaj armiloj ankoraŭ ne tute detruiĝis, ofte estis raportoj pri uzo de kemiaj armiloj, kaj pliiĝas la risko de akiro kaj uzo de kemiaj armiloj fare de ne-ŝtataj partoprenantoj, tial restas longa vojo al atingo de la celo.

Speciala sendito de Ĉinio pri Sirio Xie Xiaoyan marde diris, ke Ĉinio firme subtenas la gvidan rolon de la Unuiĝintaj Nacioj kiel mediacianto en la pacintertraktado pri Sirio kaj antaŭenigo de la politika procezo en la lando.

Xie diris, ke Ĉinio estas malferma al ĉiuj aliaj klopodoj kaj iniciatoj, kiuj helpas solvi la problemojn, kaj volas strikte kunlabori kun koncernaj partioj, kiuj havas konstrueman influon sur la pacprocezo.

Xie marde renkontiĝis respektive kun speciala sendito de la UN pri Sirio Staffan De Mistura kaj siaj paraleluloj el Rusio kaj Usono. Li ankaŭ ĉeestis preparan kunvenon preziditan de la UN por la nova interna intertraktado de Sirio.

Dum la renkontiĝoj, Xie diris, ke la tera situacio en Sirio evidente boniĝis kaj terorismaj grupoj estis grave batitaj, tial la nova intertraktado alfrontas favorajn faktorojn, kaj Ĉinio esperas, ke la konfliktaj flankoj de Sirio montros plu flekseblecon kaj akcelos progreson de la politika procezo per la intertraktado en Ĝenevo.

De Mistura dankis Ĉinion por ĝia subteno, dirante, ke la senpartia kaj objektiva starpunkto de Ĉinio ludis konstrueman rolon por antaŭenpuŝi politikan solvadon de la siria demando, kaj li volas subteni striktan komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke la delegacio de la siria registaro atingos Ĝenevon merkrede por ĉeesti la novan intertraktadon pri la siria demando.

La siria novaĵ-agentejo diris, ke post komunikado kun la rusa registaro, la siria registaro decidis ĉeesti la novan intertraktadon en Ĝenevo, kaj ĝia delegacio estos estrata de Bashar al-Jaafari, konstanta reprezentanto de Sirio al la Unuiĝintaj Nacioj.

La nova intertraktado komenciĝis marde en Ĝenevo, tamen la siria registaro prokrastis sian ĉeeston pro malkontento pri rimarkoj de siriaj opozicioj kontraŭ prezidento Bashar al-Asaad.

Vicprezidento Mike Pence diris lunde, ke Usono neniel permesas al Irano posedi nukleajn armilojn.

Pence faris la rimarkojn dum parolado al israelaj diplomatoj al la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko. Li diris, ke la registaro de Donald Trump strikte kunlaboras kun la Kongreso pri skizado de leĝprojekto por plenigi truojn en la interkonsento pri la irana nuklea demando. Li akcentis, ke Usono ĵuris, ke ĝi neniel permesos al Irano posedi nukleajn armilojn.

Pence diris, ke la usona registaro firme subtenas Israelon, kaj prezidento Trump pripensas la tempon kaj manieron de translokado de la suona ambasadorejo de Tel-Avivo al Jerusalemo. Li aldonis, ke Trump subtenas pacon de Mez-Oriento, sed li neniel kompromisos per la sekureco de Israelo.

Panama prezidento Juan Carlos Varela, kiu ĵus finis oficialan viziton al Ĉinio, diris lunde vespere, ke lia unua vizito al Ĉinio malfermis la pordon de Panamo al Ĉinio kaj metis firman bazon por longperioda disvolvado de rilatoj inter la du landoj.

Varela diris dum parolado al lokaj amaskomunikiloj, ke lia vizito al Ĉinio malfermis la pordon al Ĉinio, lando kun 1 300 milionoj da loĝantoj, la dua plej granda ekonomio de la mondo kaj la dua plej granda uzanto de la Kanalo de Panamo kaj alportos al Panamo pli da investo, turistoj kaj bono.

Dum lia restado en Ĉinio, la du landoj subskribis 19 interkonsentojn, inkluzive de tiu pri antaŭenigo de duflanka liberkomerca interkonsento. Varela diris, ke ili esperas, ke pli da ĉinaj bankoj havos siajn negocojn en Panamo pro la subskribo de tiuj interkonsentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin