Ĝoja domo por restigitaj infanoj

(GMT+08:00) 2017-11-30 10:29:54     Redaktoro:Xiong


La vilaĝo Jiuhe situas en la gubernio Yulong de la urbo Lijiang en la provinco Yunnan. Tiu ĉi vilaĝo havas loĝantaron de pli ol 28 mil. Pro granda areo de montoza regiono, mankas akvo tie, tial oni havas unu rikolton en jaro. Sekve, en la vilaĝo preskaŭ 10 mil loĝantoj laboras ekstere. Multaj de ili estas junuloj kaj nur maljunuloj kaj infanoj restas en la hejmo. Tio alportas multajn problemojn: unue, la edukado el familio estas nesufiĉa; due, la infanoj havas mensan difekton; trie, la kondiĉo de viva higieno estas malbona. Antaŭ kelkaj jaroj, establo de la ĝoja domo por infanoj mildigis tiujn problemojn. Jing Canchun, sekretario de la partia komitato en la vilaĝo Jiuhe, diris: "La gepatroj de la infanoj serĉis laborojn aliloke. Tiuj infanoj restis en hejmloko. Ofte la geavoj de la infanoj estas ĝenerale nelegipovaj. Por sana kresko kaj bona edukado de la infanoj, dank'al la helpo de la aerarmeo, ni konstruigis la ĝojan domon."

Pri malfaciloj de la konstruado de la ĝoja domo, He Hongyun, prezidanto de virina federacio en la gubernio Yulong de la urbo Lijiang, Yunnan, diris: "La aerarmeo liveris multajn helpojn en la konstruado de la ĝoja domo, tamen por funkciigi ĝin oni bezonas servistojn kaj administrantojn. Tial ni bezonas la helpon de la loka registaro kaj multajn volontulojn."

Havante la spacon kaj aparataron, la sekva problemo estas kiel administri la ĝojan domon por infanoj. La sekretario Jing Canchun diris: "La kadroj de la vilaĝo regule fermis kaj malfermis la pordon de la ĝoja domo por infanoj. En semajnfino kaj festo, ili kaj volontuloj venis al la ĝoja domo por fari instruadon al la infanoj."

La malfaciloj de la ĝoja domo por infanoj estas pli kaj pli solvitaj. He Hongyun diris: "Instigite de la loka registaro, multaj volontuloj venis al la ĝoja domo por infanoj. Ili faris helpon al la infanoj en la hejmtasko kaj slojdo. La infanoj estas ĝojaj kun ili."

Iu infanino Yang Zixian diris: "Mi fojfoje venis al la ĝoja domo por infanoj. Ĉi tie estas multaj libroj kaj ludiloj. Ni povas lerni multajn sciojn. Tiuj volontuloj instruas nin slojdon, pentradon kaj piedpilkadon. Antaŭe ne estis la ĝoja domo, ni nur restis en la hejmo ĉiu-semajnofine. Nun ni povas esti ĉi tie kaj ludi kun amikoj."

Pri plano en la estonteco, He Hongyun esperas, ke la ĝoja domo por infanoj povas kontentigi bezonon de pli multaj infanoj. La infanoj povas kreski en bonaj kondiĉoj, kiuj favaras la infanojn en ties lernado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin