Fokusoj de la Semajno (Dec. 01)

(GMT+08:00) 2017-12-01 10:51:45     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde proponis kvin iniciatojn por antaŭenigi plu la kunlaboron 16+1 dum la sesa kunveno de registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj 16 centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj en la hungara ĉefurbo Budapeŝto.

Unue, Li vokis la du flankojn grandigi ekonomian kaj komercan skalon, kaj akceli liberaligon kaj faciligon de komerco kaj investo. Li diris, ke Ĉinio volas importi pli da altkvalitaj agrikulturaj produktoj el tiuj landoj por antaŭenigi ekvilibran disvolvadon de duflanka komerco kaj ankaŭ plenumi diversajn postulojn de la enlanda merkato.

Due, Li inistigis tiujn landojn akceli gravajn projektojn pri interligo, plifortigante la ligitecon per tera, mara, aera itineroj kaj interreto. Li diris, ke Ĉinio esperas vidi pli da fervojaj linioj lanĉitaj de la Ĉina Fervoja Ekspreso kaj pli rektajn flugojn inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj starigi loĝistikan centron en la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo.

Trie, la ĉefministro sugestis, ke la du flankoj diskutos modelojn de kunlaboro, kiel ekzemple industriaj parkoj en la kampoj de industria produktkapablo, energio, loĝistiko kaj agrikulturo. Li diris, ke Ĉinio proponas efektivigi la planon de scienca partnero 16+1 kaj bonvenigas ĉiujn entreprenojn de centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj partopreni en la strategio "Fabrikita en Ĉinio 2025", plano por plibonigo de la manufakturado de la lando.

Kvare, Li alvokis por forta financa subteno al la kunlaboro 16+1. Li anoncis la starigon de Interbanka Asocio de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj kaj la duan fazon de la Fonduso de Investa Kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj landoj en ĉeftona parolado al la 7a Ekonomia kaj Komerca Forumo de Ĉinio kaj tiuj landoj, kiu okazis lunde matene.

Kvine, li vokis la landojn fari pli da kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj, plifortigi turisman kunlaboron kaj komenci kunlaboron inter junuloj, en la kampoj de tradicia ĉina medicino, sportoj kaj protektado de virinoj kaj infanoj. Li proponis fari 2018 la jaro de loka kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj eŭropaj landoj.

Ĉina delegito merkrede vokis al ĉiuj rilataj partioj sin deteni, post kiam la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) refoje provpafis balistan misilon.

Wu Haitao, aferŝarĝito de la konstanta misio de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke la situacio sur la Korea Duoninsulo restas grava, kaj la unua prioritato nun por ĉiuj rilataj partioj estas sin deteni, por komplete kaj strikte efektivigi rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN kaj strebi por frua rekomenco de dialogo kaj intertraktado.

Wu diris al la Sekureca Konsilio, ke Ĉinio grave maltrankviliĝas pri kaj oponas kontraŭ la freŝa misil-pafo de la KDPR kaj forte urĝas la landon plenumi rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj haltigi agojn, kiuj plialtigas streĉecon sur la Korea Duoninsulo. Li aldonis, ke Ĉinio plu amplekse efektivigos rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj ludos aktivan kaj konstrueman rolon kune kun ĉiuj koncernaj partioj por trovi konvenan solvon al la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

La Monda Nutraĵa Programo de la UN dimanĉe bonvenigis kontribuon de Ĉinio, kiu donacis nutraĵon kun la valoro de miliono da usonaj dolaroj al afganaj kaj irakaj rifuĝintoj kaj antaŭenigi edukadon de rifuĝintaj knabinoj loĝantaj en Irano.

Negar Gerami, reprezentanto de la Monda Nutraĵa Programo en Irano, diris en gazetara konferenco okazigita en Teherano, ke la Monda Nutraĵa Programo tre dankas la ĉinan registaron pro ĝia kontribuo, kiu estis efektivigita ekde aŭgusto de la kuranta jaro. Ŝi diris, ke tio ebligos al ili trakti la bazajn nutraĵajn bezonojn de afganaj kaj irakaj rifuĝintoj en Irano, plifortigi iliajn vivmediojn kaj liveri nutraĵan sekurecon.

Laŭ Gerami, la kontribuo de miliono da dolaroj el Ĉinio estis uzita en loka aĉeto de 1 200 tunoj da fortikigita tritika faruno, sunfloroleo, lentoj, rizo kaj sukero kiel manĝaĵoj por 30 mil afganaj kaj irakaj rifuĝintoj loĝantaj en setlejoj en Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin