Novaĵoj  (Decembro 04)

(GMT+08:00) 2017-12-04 19:19:07     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping bonvenigas ĉiujn landojn veturi per rapida trajno de interreto kaj cifereca ekonomio; fermiĝis Altnivela Dialogo inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj Mondaj Politikaj Partioj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio esperas instigi ĉiujn landojn de la mondo veturi per la rapida trajno de interreto kaj disvolvado de cifereca ekonomio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en gratula letero al la 4a Monda Interreta Konferenco, kiu malfermiĝis dimanĉe en la ĉina orienta urbeto Wuzhen. La konferenco, kiu okazas de dimanĉo ĝis mardo, havas la temon "disvolvi ciferecan ekonomion por malfermo kaj komunaj profitoj - konstrui komunumon de komuna estonteco en retspaco".

En la letero Xi sincere bonvenigis registarajn reprezentantojn, estrojn de internaciaj organizoj, fakulojn, klerulojn kaj entreprenistojn, kiuj ĉeestas la konferencon. Li esprimis esperojn, ke la delegitoj koncentros la saĝon de la amasoj kaj faciligos reciprokan komprenon por plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en interreto kaj cifereca ekonomio kaj fari la interreton pli bona servo al ĉiuj popoloj de la mondo. Xi rimarkigis, ke la disvolvado de interreto estigis multajn novajn defiojn por la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de ĉiuj landoj. Li akcentis, ke konstrui komunumon de komuna estonteco en la retspaco fariĝas ĉiam pli granda komuna konsento de la internacia komunumo. Ĉinio esperas labori kun la internacia komunumo por respekti la suverenecon de la retspaco, antaŭenigi la spiriton de partnereco, komune antaŭenigi disvolvadon, protekti sekurecon, partopreni en regado kaj dividi la profitojn. Li akcentis, ke la pordo de Ĉinio al la mondo neniam fermiĝos, sed estos malfermita pli larĝe.

Gvidantoj de novigado kaj reprezentantoj de registaroj el la tuta mondo diris, ke la rimarkoj de ĉina prezidanto Xi Jinping en gratula letero al la 4a Monda Interreta Konferenco havas grandan gravecon kaj praktikecon.

Vallobh Muangkeo, ĝenerala sekretario de la Nacia Asembleo de Tajlando, diris, ke Ĉinio bonvenigas diversajn landojn de la mondo veturi per rapida trajno de interreto kaj cifereca ekonomio, kaj tio estas inspiro. Li aldonis, "Ni esperas, ke Tajlando partoprenos en la profito kaj feliĉo el la disvolviĝo de interreta industrio laŭ la cifereca silkvojo de Ĉinio."

Luigi Gambardella, prezidanto de la komerca Internacia Asocio ĈinioEU, diris, ke la rimarkoj montris la promeson de Xi intensigi komercan kunlaboron kaj reciprokajn investojn en Interreto, telekomuniko kaj altteknologio inter Ĉinio kaj Eŭropo. Li diris, ke Xi rekonas, ke antaŭ ni estas multaj defioj kiel ekzemple sekureca problemo kaj protekto de privateco. Hodiaŭ ne eblas diskuti venontan politikon kaj reglamentadon de interreto sen Ĉinio. Li aldonis, ke la vortoj de Xi montras, ke Ĉinio tre volas labori kun aliaj landoj por diskuti la defion kaj kunlabori.

Tatjana Matic, serba ministro pri komerco, turismo kaj telekomuniko, diris, ke komunaj interesoj povas esti realigitaj, nur kiam ĉiuj landoj fariĝas partoprenantoj de la tutmonda retspaco.

Ĉinio kaj ses landoj laŭlonge de la itineroj de la Zono kaj Vojo, inkluzive de Laoso, Saud-Arabio, Serbio, Tajlando, Turkio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, faris la iniciaton pri internacia kunlaboro en la cifereca ekonomio en la 4a Monda Interreta Konferenco, kiu malfermiĝis dimanĉe en la ĉina orienta urbeto Wuzhen.

La iniciato proponas altigi la alireblecon kaj kvaliton de la larĝbendo, akceli ciferecan transformiĝon, kaj kunlaboron en elektronika komerco, kaj subteni disvolvadon de mezgrandaj kaj malgrandaj interretaj firmaoj kaj ilian novigadon. La iniciato diras, ke la cifereca ekonomio jam fariĝis grava movforto por kresko de la monda ekonomio kaj ludas gravan rolon por rapidigi la ekonomian disvolvadon, altigi la nunan produktivecon, nutri novan merkaton kaj novajn punktojn de industria kresko kaj realigi inkluzivan kaj kontinuigeblan kreskon.

Dimanĉe en Pekino fermiĝis la Altnivela Dialogo inter la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Mondaj Politikaj Partioj. Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj ŝtata konsilanto, ĉeestis la ferman ceremonion kaj faris paroladon.

Yang diris, ke la ĉeftona parolado de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ en la inaŭguro, amplekse eksplikis opiniojn de la KPĈ pri konstruado de la komunumo de komuna estonteco kaj esprimis la decidon de la KPĈ, ke ĝi volas labori kun ĉiuj aliaj politikaj partioj de la mondo por akceli disvolvadon de la mondo, partopreni en prospero de la mondo kaj kune kapti la estontecon de la mondo. Ĉiuj partioj alte taksis la paroladon de Xi, agnoskis la historian kontribuon de la KPĈ kaj atendas pli grandan rolon de Ĉinio.

La Blanka Domo deklaris dimanĉe, ke Usono decidis fini sian partoprenon en la procezo de UN por formuligo de la Tutmonda Pakto pri Enmigrado, kiu eble subfosos ĝian suverenan rajton.

Ŝtata sekretario Rex Tillerson diris en deklaro, "Usono ne povas subteni la procezon, kiu eble subfosos la suverenan rajton de Usono plenumi niajn leĝojn pri enmigrado kaj sekurigi niajn landlimojn."

Miroslav Lajčák, prezidanto de la 72a Ĝenerala Asembleo de UN, esprimis sian bedaŭron pri la decido de Usono. Deklaro publikigita de lia proparolanto diris, ke en la pasinteco Usono malavare akceptis elmigrintojn el diversaj landoj de la mondo, kaj hodiaŭ ĝi ankoraŭ estas la plej granda lando de enmigrintoj, tial estas tre grava la rolo de Usono en formuligo de la Tutmonda Pakto pri Enmigrado.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres dimanĉe esprimis gravan maltrankvilon pri eskaladiĝo de armita konflikto en Jemeno kaj urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto tuj haltigi batalon.

Deklaro publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario diris, ke Guterres esprimis gravan maltrankvilon pri la lastatempaj konfliktoj en la ĉefurbo Sanao kaj aliaj regionoj de Jemeno kaj vokis ĉiujn partiojn de la konflikto kunlabori kun UN, rekomenci inkluzivan intertraktadon kaj serĉi politikan solvon al la konflikto.

La deklaro diris, ke la lastatempaj konfliktoj pliigis la suferon de la jemena popolo. La ĝenerala sekretario vokis ĉiujn partiojn de la konflikto obei internacian humanitaran leĝon, liveri oportunon al humanitara agado kaj certigi, ke civiluloj estos sub la protekto kaj vunditoj ricevos medicinan helpon.

La Kurda Popola Protekt-Trupo dimanĉe anoncis la liberiĝon de la orienta kampara regiono de la provinco Deir ez-Zor en orienta Sirio el la ekstremisma grupo Islama ŝtato.

En deklaro, la kurda grupo diris, ke ĝiaj trupoj liberigis la regionon oriente de la rivero Eŭfrato per la subteno de la kontraŭterorisma koalicio gvidata de Usono, kaj rusaj trupoj. La grupo esprimis dankon al Usono kaj Rusio pro ilia subteno en la elimino de la ekzisto de la Islama Ŝtato en la orienta rando de la provinco Deir ez-Zor. Estis la unua fojo, ke la kurda grupo esprimis dankon al Rusio pro ĝia subteno.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin