Xi bonvenigas landojn veturi per rapida trajno de interreto kaj cifereca ekonomio

(GMT+08:00) 2017-12-04 13:34:25     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio esperas instigi ĉiujn landojn de la mondo veturi per la rapida trajno de interreto kaj disvolvado de cifereca ekonomio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en gratula letero al la 4a Monda Interreta Konferenco, kiu malfermiĝis dimanĉe en la ĉina orienta urbeto Wuzhen.

La konferenco, kiu okazas de dimanĉo ĝis mardo, havas la temon "Disvolvi ciferecan ekonomion por malfermo kaj komunaj profitoj - konstrui komunumon de komuna estonteco en retspaco".

En la letero, Xi sincere bonvenigis registarajn reprezentantojn, estrojn de internaciaj organizoj, fakulojn, klerulojn kaj entreprenistojn, kiuj ĉeestas la konferencon. Li esprimis esperojn, ke la delegitoj koncentros la saĝon de la amasoj kaj faciligos reciprokan komprenon por plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en interreto kaj cifereca ekonomio kaj fari la interreton pli bona servo al ĉiuj popoloj de la mondo. Xi rimarkigis, ke la disvolvado de interreto estigis multajn novajn defiojn por la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de ĉiuj landoj. Li akcentis, ke konstrui komunumon de komuna estonteco en la retspaco fariĝas ĉiam pli granda komuna konsento de la internacia komunumo. Ĉinio esperas labori kun la internacia komunumo por respekti la suverenecon de la retspaco, antaŭenigi la spiriton de partnereco, komune antaŭenigi disvolvadon, protekti sekurecon, partopreni en regado kaj dividi la profitojn. Li akcentis, ke la pordo de Ĉinio al la mondo neniam fermiĝos, sed estos malfermita pli larĝe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin