Pri Esperanto (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-12-04 10:02:18     Redaktoro:Ema

Pri Esperanto

Verkis Bakin

Elĉinigis Vjedo

La lasta peco de Penseroj estis verkita en malsanulejo. Nelonge post elhospitaliĝo, mi veturis al Norda Eŭropo. Antaŭ mia veturado eksterlanden, mi malvarmumiĝis, kaj kiam mi atingis Stokholmon, mi suferis de bronkito.

Por la malsana turmentado de lasta fojo, mi alparolis al la kamaradoj de la ĉina ambasadorejo en Svedio pri mia nuna malsano. Vespere ŝanhajano, kiu studis tie, venis por kuraci min. La sekvantan tagon, la kamaradoj de la ambasadorejo alportis kaĉon, nudelojn kaj fruktojn al mi. Mi sentis familian varmon eĉ en la hotelo. Antaŭan tagon, kiam mi elflugmaŝiniĝis, mi pensis, ke mi atingis landon tute fremdan al mi. La duan tagon mi jam vidis tiom da karuloj. Kvankam mi loĝis malpli ol du semajnoj en la sveda ĉefurbo, mi vivis senzorge kaj plezure. Ĉe la momento, kiam mi forlasis la pitoreskan kaj pacan urbon konsistantan el sennombraj insuletoj kaj ligitan per pli ol sepdek pontoj, mi eĉ sentis, ke mi estas en bona sano.

Mi veturis tien por ĉeesti la 65-an UK. Nun mi ne estis tiel klara, kiam mi eklernis Esperanton, eble de 1918, la antaŭa jaro de la Movado de la Kvara de Majo (1919), aŭ eble de 1921. Tamen mia konstanta kaj serioza lernado de Esperanto okazis dum 1924 kaj 1925. Tiam mi lernis en Nankino. En mia postkursa tempo, mi legis unu post alia librojn poŝte aĉetitajn de Esperanta Librejo en Ŝanhajo, kaj finlegis ĉiujn aĉeteblajn, kvankam malmultajn. Kiel memlernanto, mi nur legis, nekutima al parolado en Esperanto. Poste mi korespondis kun du aŭ tri francaj amikoj. Je la komenco de decembro, 1928, kiam mi revenis al Ŝanhajo, en hotelo min vizitis Sofio, mia amiko, kiu siatempe servis kiel sekretario aŭ konsilanto de Ŝanhaja Espernto-Asocio. Li diris al mi, "La domo de la asocio estas vaka. Kial ne transloĝi tien por kelkaj tagoj?" Tion mi faris. Endome de la asocio situanta en strateto Hongxingfang, mi loĝis tie per kanvasa faldebla liteto por proksimume duonmonato. Post kiam mi luis domon en strateto Baoguang, mi forlasis strateton Hongxingfang. De tiam, mi fariĝis ano de la asocio, kaj iom poste ties konsilanto, kaj ankaŭ donis helpon al la asocio. Intertempe mi elesperantigis kelkajn librojn kiaj unuakta teatraĵo La Floro de la Pasinto de itala E. Amicis, dramo Morto de Danton de soveta A. Tolstoj, Danco de Skeletoj de japana Uĵaku Akita, kaj originala romaneto Printempo en Aŭtuno de hungara Julio Baghy. Ĝis kiam, okaze de la evento "la 18-a de Januaro", la kanonfajro cindrigis la strateton Hongxingfang, mi transloĝiĝis el Zhabei, norda distrikto de Ŝanhajo. Pro "forpereiĝo" de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, mi forlasis la lokan E-Movadon.

Dum la dek-jara terura plago (Kultura Revolucio — tradukinto), "Kvarpersona Bando" pere de Ŝanhaja Kompartia Komitato kondamnis min kiel "kontraŭrevoluciulon" nominalan kaj senigis min je la rajto de verkado. Poste mi faris kelkajn tradukojn en sekreto kaj, neokupite, foliumis Esperantajn librojn troveblajn en mia hejmo. Kaj iom post iom la Esperantaj vortoj, kiujn mi jam forgesis, fariĝis konataj al mi. Ŝajnis, ke mi kvazaŭ troviĝis en miaj junaj tagoj, kaj pli grandiĝis denove mia intereso pri Esperanto. Pro tio, mi ĉeestis al ĉijara UK. Antaŭ dekoj da jaroj, mi aŭdis pri tia universala kongreso. Kaj kiam mi estis en la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, mi aŭdis okazajn babilojn en Esperanto. Sed nun en kaj ekster la kunvenejo ĉie vidiĝis intimaj kaj ridetantaj vizaĝoj, kaj ĉie aŭdiĝis amikaj babiladoj, tre fluaj kaj naturaj, en la sama lingvo, kvankam tiuj babilantoj devenis de kelkdekaj landoj. En la kongresejo, oni prelegis kaj diskutis Esperante tiel sperte kiel ili faris en siaj propraj lingvoj. Sidante tie, mi ŝajne sentis, ke mi partoprenas en harmonia familia kuniĝo. Tio estis la unua fojo por mi, sed tio, kion mi sopiris kaj imagis por multaj jaroj, estis tia okazo. Mi sentis bedaŭron, ke mi ne povas libere uzi ĉi tiun lingvon. Iliaj paroloj en Esperanto kvazaŭ fluus senĉese el fonto aŭ eligus kantojn kaj ariojn, kio estis vere raviga. Tamen Esperantaj vortoj el mia buŝo senmoviĝis kvazaŭ nepoluritaj ŝtonetoj amasigitaj. Sed mi ne seniluziiĝis, ĉar la junuloj el la Ĉina Delegacio parolis flue kaj prete. Ili amikiĝis kun multaj homoj kaj babiladis harmonie kun tiuj. Nia espero metiĝis sur ilin.

Antaŭ ol mi forveturis al Norda Eŭropo, amikoj deadmonis min partopreni la kongreson, kaj unu amiko eĉ detenis min, konsiderante, ke mi ne devu sin okupi tiamaniere pro mia granda aĝo. Tamen ili neniel imagis, ke dum ĉi tiuj jaroj mi donis konstantan atenton al la problemo de internaciaj lingvoj. Pere de ĉifoja kongreso, mia kredo pri Esperanto plifortiĝis. Esperanto certe fariĝos la universala lingvo por la tuta homaro.

Ĉinoj nomas Esperanton Shi Jie Yu (monda lingvo), kiu estas bona esprimo miaopinie. Post 93-jara provado, Esperanto kreita de polo Zamenhof jam fariĝis la sola Shi Jie Yu agnoskita de la tutmonda popolo. Ĝi senĉese riĉiĝas, disvolviĝas kaj fine postviviĝas kiel vivanta lingvo. Kiam mi eklernis ĝin, nur maldika vortaro kompilita de Kabe disponeblis, sed nun mi povas uzi Plenan Ilustritan Vortaron de Esperanto kun pli ol 1300 paĝoj. Ververe Esperanto disvolviĝas kaj ĝia aplikado pliampleksiĝas. La maljunuloj kiel mi okupis nur malmulton de pli ol 1700 partoprenantoj. La kongresejon regis vigleco kaj amikeco.

Por renkonti miajn svedajn amikojn en Stokholmo, mi devis partopreni en nemalmultaj aktivecoj ekster la kongresejo. Ĉe renkontiĝo, antaŭ ĉio ili demandis al mi pri Esperanto, dubante, ĉu ĝi povos fariĝi vera Shi Jie Yu. Pro tio, mi diskonigis ĝin kaj klarigis mian opinion, ke ĝi certe disvolviĝos en granda skalo, sed ĝi ne anstataŭos la lingvojn de ajnaj nacioj kaj popoloj kaj nur fariĝos ekster tiuj lingvoj la helpa lingvo komune uzata, kiun ĉiu nacio povos per ĝi komuniki kun la aliaj. Mi ofte pensas, ke se ĉiuj lernu ĝin, certe novaj situacio kaj stadio aperos. Se la tuta mondo estus la kongresejo de Esperanto! Kun multaj avantaĝoj kiel aliaj artefaritaj lingvoj, ĝi estas facile lernebla kaj komprenebla, ne nur por eŭropanoj, sed ankaŭ por ni azianoj kaj aliaj nacianoj. Ĉar ĝi, kiel artefarita lingvo, vivas surbaze de uzado, ĝi certe evoluos kaj ŝanĝiĝos por ĉiam, de simpleco al komplikeco, de malriĉeco al riĉeco kaj plia riĉeco, tiel ke, ĝi povos akumuli sian kulturajn heredaĵojn…

Reveninte de la kongresejo de Esperanto al mia kabineto en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Ŝanhajo, mi naskis multajn pensojn antaŭ la malfermita dika PIV en la kvieta nokto. Je la penso de reformado de ĉinaj ideografiaĵoj, mi ne povis ne elmeti kelkajn dubojn. Ĉu ni vere abolos nunajn ideografiaĵojn kaj adoptos la Hanlingvan Fonetikon anstataŭe? Ĉu ni povus deteni niajn junajn generaciojn de nia brilaj kaj riĉaj kulturaj heredaĵoj? Mi ne tute oponas kontraŭ la reformado de ĉinaj ideografiaĵoj. Tio, kio devas esti forigita, foriĝu! Tamen la reformado kaj disvolvo de la lingvo celas precizan esprimadon de pli komplikaj pensoj de homoj, sed ne nur simplan kaj facilan lernadon. En Svedio, Eŭropo, Japanio…, oni havas du tagojn por ripozo, kaj ĉu ni ĉinoj eĉ ne havus tempeton por lernado pro okupiteco, ĉu ni eĉ ne havus tempeton por lerni unu aŭ du vortojn, ĉu ni eĉ ne kovus pli komplikajn pensojn pro okupiteco, ĉu ni nuntempe bezonas plialtigon de la popola klerigo aŭ troan plisimpligon de nia lingvo? Mi vere ne komprenas. En la lando kun pli ol naŭ cent milionoj da loĝantoj, la reformado de la lingvo devas esti farita de ĉiuj. Estas ne malbone, se ni diskrete aŭskultas al alies opinioj.

24-08-1980

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin